Vinary (distrikto Ústí nad Orlicí)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vinary

Vilaĝo Vinary situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en milde ondiĝinta pejzaĝo inter riveroj Loučná kaj Novohradka, 10 km okcidente de urbo Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 135 loĝantoj (2023).

Vinary
municipo
Vinary
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vinary
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Vysoké Mýto
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Rivero Svařeňka
Situo Vinary
 - alteco 272 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 33″ N 16° 03′ 33″ O / 49.95917 °N, 16.05917 °O / 49.95917; 16.05917 (mapo)
Katastro 3,47 km² (347 ha) Vinary u Vysokého Mýta
Loĝantaro 135 (2023)
Denseco 38,9 loĝ./km²
Unua skribmencio 1433
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 63
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 572489
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vinary (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.vinary.webz.cz/
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jenišovice, Chroustovice, Stradouň, Řepníky kaj Vraclav.

Historio redakti

La unua skriba mencio pri vilaĝo Vinary estas el la jaro 1433, sed ekesto de ĝi verŝajne okazis iom pli frue. La vilaĝo apartenis al la familiaro Dobříkovský el Dobříkov kaj tiam ĝi nomíĝis Vinaře (Vinkultivistoj). Ĉar post batalo sur Blanka monto la vilaĝon posedis germana nobelularo kaj la germana ne konas sonon "ř", okazis ŝanĝo je Vinary.

Vinon ĉi tie en mezepoko oni fakte kultivis. Vinejojn fondadis sur sunplenaj deklivoj, kreitaj de efloreskita opoko, aparte la reĝa familiaro Přemysl. En Vinary tiaj lokoj estis multaj. Oni povas supozi, ke profundaĵoj situantaj sur deklivoj de Rejšník, Buhenice kaj inter arbaroj Buk kaj Peklo origine estis vinkeloj, ĉar ili nekutime malkonformas en la grundoj.

La loĝantoj, krom per terkulturado, vivtenis sin grandamplekse per ŝtonminado. Atestas pri tio vastaj nekultivataj areoj de elminitaj rokoj. Ŝtonon oni minis por diversaj konstruaĵoj, pretigis bestmanĝujojn, lavujojn kaj similajn objektojn.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869380
1880395
1890402
1900339
1910313
1921305
JaroLoĝantoj
1930320
1950242
1961242
1970205
1980171
1991144
JaroLoĝantoj
2001127
2014131
2016124
2017132
2018132
2019130
JaroLoĝantoj
2020126
2021132
2022136
2023135

Memorindaĵoj redakti

En la vilaĝo estas tiuj ĉi interesaj objektoj:

  • Domo n-ro 61, kiun konstruigis fine de la 19-a jarcento kortega tajloro František Dolíček. Ĝi estas novgotika, oblonga, kun du pinjonoj, aparte akcentita dua etaĝo kaj kun altaj pintarkaj fenestroj.
  • Forĝejo kun kampanileto el la jaro 1877,
  • statuo de Sankta Floriano,
  • kalvario apud la ponto el la jaro 1832, sabloŝtona, sur la soklo estas reliefoj de Sankta Maria Wroclawa, de Sankta Venceslao kaj Sankta Johano Nepomuka.

Literaturo redakti

  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj redakti