Vinessa Shaw

usona aktoro

Vinessa SHAW (naskiĝis la 19-an de julio 1976 en Los Angeles) estas usona aktorino.

Vinessa Shaw
Persona informo
Naskiĝo 19-an de julio 1976 (1976-07-19) (47-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Barnard College vd
Familio
Patrino Susan Damante vd
Gefratoj Natalie Shaw vd
Profesio
Okupo aktoro • televida aktoro • modelo • filmaktoro vd
Aktiva dum 1981– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Vinessa Shaw, filino de aktorino Susan Damante-Shaw, debutis en la hororfilmo Home Sweet Home en 1981. Ŝi studis en Barnard College, sed ne finis ĝin. Pro ŝia rolo en la sporta komedio Ladybugs (1992), ŝi estis nomumita en 1993 por Young Artist Award. Pro la ludo en fantazia komedio Hocus Pocus (1993) - en kiu ŝi ludis kun Bette Midler kaj Sarah Jessica Parker -, ŝi estis denove nomumita por Young Artist Award en 1994. Same okazis pro la ludoj en televioda serio McKenna (1994) kaj pro gastorolo en televida serio Murder, She Wrote en 1994.

En la aventrua filmo Coyote Summer (1996), Shaw estis unu ĉefrolanto. En Eyes Wide Shut de Stanley Kubrick (1999), ŝi ludis la prostituinon Domino. Pli grandan rolon havis ŝi kun Aaron Stanford kaj Kathleen Quinlan en la hororfilmo The Hills Have Eyes (2006). En la milita dramo Badland (2007), ŝi formis la edzinon de veterano (Jamie Draven), kiun li murdis.

Vinessa Shaw aktivis ankaŭ kiel fotomodelo. Ŝia fratino Natalie Shaw estas same aktorino.

Filmografio (elekto) redakti