Vinko Bitenc
Vinko Bitenc [vínko bítenc] (naskiĝis la 19-an de julio 1895 en Ljubljana, Slovenio, mortis en 1956) estis slovena junulara verkisto, poeto, dramisto kaj esperantisto.
Vinko Bitenc | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de julio 1895 en Ljubljano |
Morto | 21-an de julio 1956 (61-jaraĝa) en Zagrebo |
Lingvoj | Esperanto • slovena |
Ŝtataneco | Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj Socialisma federacia respubliko Jugoslavio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto dramaturgo prozisto poeto verkisto tradukisto |
Vivo
redaktiLa tutan vivon li dediĉis al verkado de prozo, poezio kaj dramoj en la slovena lingvo kaj Esperanto. Antau la dua mondmilito li verkis por infanaj gazetoj Zvonček (Galanto), Mlado jutro (Juna mateno), Mladi Slovenec (La juna sloveno), Gruda (Terbulo), Vrtec (Infanĝardeno) kaj Naš dan (Nia tago), kies redaktoro li estis dum longa tempo. Post la milito li kunlaboris kun pluraj revuoj kaj verkis ankaŭ teatraĵojn por radio. Liaj plej konataj verkoj estas la lirika fabelo Zlati čeveljčki (Oraj ŝuetoj), kiu estis adaptita por televido, kaj la tre legata romano por plenkreskuloj Sončne pege (Lentugoj). Esperanto-revuoj publikigis liajn originalajn verkojn kaj tradukojn de slovenaj popolaj kaj partizanaj kantoj.
Verkoj
redakti- Solnčne pege (Lentugoj), 1934 (COBISS.SI)
- Zlati čeveljčki (Oraj ŝuetoj), 1935 (COBISS.SI)
- Pastirček Ožbej (Paŝtisteto Oĵbej), 1940 (COBISS.SI)