Visar Zhiti

Visar Zhiti (n. la 2-an de decembro 1952 en Durrës) estas albana poeto kaj verkisto persekutita dum la komunisma reĝimo, tradukisto, ĵurnalisto, parlamentano, diplomato, ministro de kulturo, deĵoris en diplomatio en la ambasadejo de Albanio en Italio, en La Sankta Sidejo en Vatikano, en Vaŝingtono. Nun li vivas en Usono, en la ŝtato Ilinojo. Unu el liaj verkoj jam estis tradukita al Esperanto.

Visar Zhiti
Persona informo
Visar Zhiti
Naskiĝo 2-an de decembro 1952 (1952-12-02) (71-jaraĝa)
en Duraso
Lingvoj albana vd
Ŝtataneco Albanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto • verkistopolitikistotradukisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li diplomiĝis pri Lingvo kaj Beletro en la Supera Pedagogia Instituto en Shkodër kaj komencis publikigi la unuajn poeziaĵojn en la beletra tiutempa preso kaj liveris por eldono la Kolekton “La Rapsodio de la Vivo de Rozoj”. La komunista kritiko punis lin severe por ties poeziaĵoj, konsiderante tiujn" malĝojaj kaj kontraŭ la socialisma realismo”. Oni arestis lin kaj kondamnis lin je dek jaroj da enprizoniĝo. Post la komunista epoko Visar Zhiti estis inter la unuaj, aktivis kiel ĵurnalisto en la unua opozicia gazeto.

En la aŭtuno de 1991, Visar Zhiti foriris al Italio kaj laboris en Milano ĝis julio 1992. Jaron poste li ricevis stipendion de la Fondumo Heinrich Böll, kiu ebligis al li iri al Germanio kaj en 1994 al Usono. Post reveno al Albanio, li laboris kiel ĵurnalisto kaj post mallonga tempo iĝis la estro de la eldonejo Naim Frashëri. Tiam li komencis labori en la oficejo de la albana parlamento. En tiu tempo, li partumis oficejon kun unu el la verkistoj kiuj akuzis lin en 1979.

En la parlamentaj balotoj de 1996, Visar Zhiti iĝis deputito, sed naŭzita pro la kvalito de la politika vivo, li rapide retiriĝis de aktiva politika agado. En 1997 li iĝis kultura ataŝeo ĉe la albana ambasadejo en Romo, kie li laboris ĝis 1999. Dum tiu tempo, li revenis al intensa literatura agado. Li ankaŭ iĝis ambasadoro de Albanio ĉe la Sankta Seĝo.

Verkaro redakti

La verkaro de Visar Zhiti estas tradukita en Esperanto kaj la angla, itala, rumana kaj en ĉiuj balkanaj lingvoj.

Lia poezio estas eldonita en multaj mondaj antologioj en la franca, germana, hebrea, ĉina ktp[1].

Prozo redakti

Traduko al Esperanto redakti

  • La senfina funebra procesio (albana originalo: Funerali i pafundmë), eldonejo Ars libri, Lublin, Pollando, 2022, 150 paĝoj, ISBN 9788363698751. La aŭtoro metafore prezentas la sorton de la homoj vivantaj sub la jugo de plej diversaj totalismoj[2].

Albanlingvaj libroj redakti

Lia unua libro estis “Kujtesa e ajrit” (La Memoro de la Aero); temas pri poeziaĵoj eldonitaj en la jaro 1993.

  • Këmba e Davidit (La gambo de Davido), Tirano 1996
  • Valixhja e shqyer e përrallave (Valizo plena de fabeloj), Pristina 1997
  • Ferri i çarë: roman i vërtetë (Infero fendetiĝis':' vera romano), Tirano 2002
  • Funerali i pafundmë (La senfina funebra procesio), Tirano 2003
  • Perëndia mbrapsh dhe e dashura (Dio benu vin kara), Tirano 2004
  • Në kohën e britmëk (En la tempo de la krio), Tirano 2009
  • Rrugët e ferrit” (La vojoj de la infero)
  • Ferri i çarë” (La fendita infero)
  • Shekull tjetër: tregime (Alia aĝo: rakontoj), Tirano 2008

Antologioj redakti

  • Lajmëtarët e vrarë: antologio: portretoj, poezi e prozë (Murditaj mesaĝistoj: antologio: portretoj, poezio kaj prozo), Tirano 2014

Poezio redakti

  • Kujtesa e ajrit (Memoro de la Aero),Tirano, Ligo de Verkistoj, 1993[3]
  • Koha e krisur (Krakita tempo), Tirano, 1993
  • Hedh një kafkë te këmbët tuaja (Mi ĵetas kranion al viaj piedoj), Tirano, eld. Shtëpia Botuese Naim Frashëri, 1994
  • Mbjellja e vetëtimave (Disvastigo de Fulmo), Shkup, eld. Flaka e vëllazërimit, 1994
  • Dyert e gjalla (Vivanta pordo), Tirano, eld. Eurorilindja, 1995
  • Kohë e vrarë në sy (Tempo mortigita en la okulo), Priŝtino, eld. Rilindja, 1997
  • Si shkohet në Kosovë (Kiel atingi Kosovon), Tirano, eld. Toena, 2000
  • Rrugët e ferrit: burgologji (Vojoj al Infero: Burgologio), 2001
  • Thesaret e frikës (La Trezoroj de Timo), Tirano 2005.

Tradukoj redakti

Li faris tradukojn de verkoj de Patrino Teresa, Federico Garcia Lorca kaj Mario Luzi.

Honoroj redakti

Li estas proklamita “Honora Civitano”, membro de la Internacia Akademio de Belaj Artoj, Literaturo kaj Scienco “Alfonso Grassi” en Italio kaj membro de la Eŭropa Akademio de Artoj, samkiel membro de PEN Klubo en Italio[1].

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Ylljet Aliçka

PEN-Klubo Internacia

Eksteraj ligiloj redakti

Retejo de la albanaj verkistoj kaj artistoj