Voděrady (distrikto Ústí nad Orlicí)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Voděrady

Vilaĝo Voděrady situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en milde ondiĝinta pejzaĝo inter riveroj Loučná kaj Tichá Orlice, 11 km oriente de urbo Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 340 loĝantoj (2023).

Voděrady
municipo
Domo n-ro o. 10
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Voděrady
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Voděrady
 - alteco 380 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 15″ N 16° 17′ 42″ O / 49.95417 °N, 16.29500 °O / 49.95417; 16.29500 (mapo)
Areo 7,79 km² (779 ha)
Loĝantaro 340 (2023)
Denseco 43,65 loĝ./km²
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 52 ĝis 566 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581143
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Voděrady (Ústí nad Orlicí District)
Retpaĝo: www.ouvoderady.sweb.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Vračovice-Orlov, Sloupnice, Jehnědí, Svatý Jiří kaj České Heřmanice.

Partoj de municipo redakti

Historio redakti

La unua skriba mencio pri Voděrady estas el la jaro 1292.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869708
1880729
1890713
1900659
1910679
1921637
JaroLoĝantoj
1930637
1950443
1961466
1970401
1980372
1991329
JaroLoĝantoj
2001326
2014337
2016333
2017338
2018333
2019341
JaroLoĝantoj
2020338
2021323
2022341
2023340

Terkulturado redakti

La grundo apartenas al kretacea formacio, sed ĝia enhavo de kalcio estas nesufiĉa. Ĝi estas fruktodona por grenoj, napobrasiko, terpomoj kaj por sukera beto. Agrikultura kooperativo estis fondita en la jaro 1957, pli poste estis alligita al agrikultura kooperativo en Tisová. Nun estas ĉi tie du terkulturistoj kaj naskiĝejo de porkoj de firmao Befi.

Sítiny redakti

Al vilaĝo Voděrady apartenas kvar domoj en domaro Sítiny. La domaro ekestis fine de la 18-a jarcento. La unua domo estis linfrotejo. Sinsekve estis ĉi tie konstruitaj dek du domoj. Ok el ili apartenas al Svatý Jiří kaj kvar al Voděrady. En okdekaj jaroj ĉi tie estis konstruita diserigejo de forfalaĵo, sed nuntempe tie produktas sekigejojn.

Turismo redakti

Tra ambaŭ partoj de la komunumo kondukas cikloturisma pado 4048 inter Řetová kaj Potštejn kaj el Voděrady pado 4218 al Sudislav nad Orlicí. En labortagoj Voděrady havas busan komunikon kun Ústí nad Orlicí, Vysoké Mýto, Choceň kaj Sloupnice. Sabate kaj dimanĉe busa trafiko bedaŭrinde mankas.

Pluaj fotoj redakti