Municipo Vračovice-Orlov situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en milde ondiĝinta pejzaĝo inter riveroj Loučná kaj Tichá Orlice, 8 km oriente de urbo Vysoké Mýto. Vivas ĉi tie 170 loĝantoj (2024).

Vračovice-Orlov
municipo
Preĝejo de sankta Johano Baptisto
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vračovice-Orlov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Choceň
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Vračovice-Orlov
 - alteco 298 m s. m.
 - koordinatoj 49° 57′ 09″ N 16° 15′ 15″ O / 49.95250 °N, 16.25417 °O / 49.95250; 16.25417 (mapo)
Areo 2,9 km² (290 ha)
Loĝantaro 170 (2024)
Denseco 58,62 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 52
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 548022
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vračovice-Orlov
Retpaĝo: www.vracovice-orlov.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Voděrady, Tisová, Zálší, Svatý Jiří kaj České Heřmanice.

Partoj de municipo

redakti

Historio

redakti

Vilaĝo Vračovice origine nomiĝis Vratišovice, t.e. vilaĝo de la homoj kiujn estris Vratiš. La vilaĝo estas plej frue menciata en la jaro 1349. Jam tiam ĉi tie troviĝis akvofortikaĵeto kaj preĝejo de Sankta Johano Baptisto.

Fine de la 17-a jarcento oni parceligis grundojn apartenantajn al la fortikaĵeto Vorlov kaj ekestis domaro Vorlov, nuntempe Orlov.

Loĝantaro

redakti
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869342
1880365
1890320
1900300
1910310
1921290
JaroLoĝantoj
1930292
1950211
1961199
1970194
1980184
1991169
JaroLoĝantoj
2001152
2011182
2014185
2016184
2017181
2018176
JaroLoĝantoj
2019173
2020171
2021151
2022164
2023170
2024170

Memorindaĵoj

redakti

Preĝejo

redakti

Preĝejo de Sankta Johano Baptisto, origine romanika, rekonstruita gotike, poste en 1692 post incendio kaj en la jaroj 1882-1883. La kirko estas ununava, oblonga kun giganta okcidenta turo same larĝa kiel la navo kaj kun oblonga trilatere fermita presbiterejo sen apogpilieroj. Oblonga sakristio estas sur norda flanko. La interno estas platplafona.

La ĉefaltaro estas el la dua duono de 18-a jarcento, kolona kun statuoj de Zeĥarja kaj de Elizabeto kaj bildo de Bapto de la Sinjoro, signita E. Neumann 1895. Flanka altaro de Sankta Jozefo el la lasta kvarono de 17-a jarcento estas frubaroka kolona kun bildo de Sankta Jozefo kaj statuoj de Sankta Venceslao kaj Sankta Ludmila. La predikejo estas rokoka. Tri barokaj bildoj de anĝeloj kaj pluaj bildoj estas el la 18-a jarcento.

Ŝtona kruco

redakti

Antaŭ tombejo ĉirkaŭanta la preĝejon troviĝas ŝtona kruco el la jaro 1857. Sur la soklo estas reliefoj de Sankta Maria Magdalena, de Resurekto kaj de Sankta Petro.

Literaturo

redakti
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.