Voksigido (Voksigid) estas planlingvo farita de komitato estrita de Bruce R. Gilson en 1991-1997, sed neniam kompletigita. Ĝi estis parte bazita sur Loglan kaj Lojban; interalie ĝi estas reago kontraŭ la aprioreco de tiuj lingvoj kaj uzas aposteriorajn radikojn.

Gramatiko redakti

Alfabeto kaj prononco redakti

La lingvo uzas la alfabeton latinan, ekscepte x kaj q. Malsame al Esperanto:

  • C havas la sonon /ĉ/;
  • I havas la sonojn /i/ kaj /j/;
  • J havas la sonon /ĵ/;
  • W havas la sonon /ŭ/;
  • Y havas la sono /j/;

Morfologio redakti

La bazaj vortoj estas "predikatoj" (t.e. pli-malpli verboj); ili havas du aŭ pli da silaboj, kaj finas en vokalo:

  • akwa = esti likva akvo
  • ama = ami
  • celo = esti la ĉielo
  • patro = naski
  • sange = esti sango
  • tam = vorteto kiu indikas nominativon
  • tera = esti la Tero
  • voda = esti nelikva akvo
  • voksi = paroli
  • voksigid = esti lingvo

Substantivoj kaj adjektivoj estas derivataj de verboj per sufiksoj (ĉiuj kun formo KVK). La genro estas indikebla per prefikso mas- (vira) aŭ fem- (ina).

Sintakso redakti

Voksigid havas tipan vortordon VSO, kun ĉiuj predikatoj krom la verbo markataj per prepozicioj. (Ĝi estis influita de la japana lingvo, kiu havas vortordon SOV kun ĉiuj substantivoj markitaj iel per postpozicioj.) Eĉ la subjekton kaj objekton oni markas per prepozicio. Predikato uzata kiel substantivo tuj sekvas prepozicion; predikato uzata kiel adjektivo sekvas substantivon.

Aliaj partikuloj krom la prepozicioj inkluzivas aspektajn/modajn partikulojn, kiuj antaŭas la verbon, konjunkcioj, kaj finmarkiloj. Ĉi-lastaj markas la finon de subfrazo kiam tio ne estas klare indikita per posta prepozicio.

Ekstera ligo redakti