Municipo Vranová Lhota situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en subregiono Malá Haná, en valo de rivero Třebůvka, 15 km oriente de urbo Moravská Třebová kaj 16 km nordorente de urbo Jevíčko, en centro de naturparko "Bohdalov-Hartínkov". Vivas ĉi tie 438 loĝantoj (2023). Kreas ĝin du katastraj teritorioj, Vranová Lhota kaj Vranová. Ankaŭ apartenas al la municipo domaro Hraničky.

Vranová Lhota
germane Braunölhütten
municipo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vranová Lhota
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Svitavy
Administra municipo Moravská Třebová
Historia regiono Moravio
Montaro Zábřeha montetaro
Memorindaĵo Vraní Hora burgo
Rivero Třebůvka
Situo Vranová Lhota
 - alteco 292 m s. m.
 - koordinatoj 49° 42′ 48″ N 16° 48′ 54″ O / 49.71333 °N, 16.81500 °O / 49.71333; 16.81500 (mapo)
Areo 14,06 km² (1 406 ha)
Loĝantaro 438 (2023)
Denseco 31,15 loĝ./km²
Unua skribmencio 1258
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 571 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0533
NUTS 5 CZ0533 578975
Katastraj teritorioj 2
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 3
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vranová Lhota
Retpaĝo: www.vranovalhota.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pavlov, Bouzov, Hartinkov kaj Městečko Trnávka.

Historio redakti

Vilaĝo Vranová Lhota (germane Braunölhütten) estas unue rememorata en akto de la reĝo Přemysl Otakar la 2-a. Ĝi estis fondita ĉe grava landa vojo liganta Olomouc kun Moravská Třebová.

En la vilaĝo konstruigis Hugo Salm altfornon kaj en 17 ŝaktoj en ĉirkaŭaĵo oni minis ferercon por ĝi. Post neniiĝo de ferfandejo pro granda distanco de fervojo, estis sur ĝia loko konstruita teksa fabriko. Plie ĉi tie estis bierfarejo, maltejo, destilejo, muelejo kaj multaj metiejoj. Ĉe la vilaĝo estis ankaŭ lupolkampo.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869939
1880894
1890831
1900824
1910809
1921739
JaroLoĝantoj
1930781
1950594
1961571
1970536
1980467
1991501
JaroLoĝantoj
2001512
2014450
2016440
2017449
2018447
2019443
JaroLoĝantoj
2020447
2021425
2022441
2023438

Memorindaĵoj redakti

Ruinoj de burgo redakti

Super la vilaĝo estas ruinoj de la burgo "Vraní hora" el la 13-a jarcento, kiu gardis sekurecon de menciita vojo.

Fortikaĵeto redakti

En vilaĝo Vranová Lhota estis fortikaĵeto, konstruita en la 14-a jarcento. Ĝi estis en la jaro 1698 rekonstruita en renesancan kasteleton.

Preĝejo redakti

Paroĥa preĝejo de Sankta Katarino de Aleksandrio estas ekipita per rara valora altaro.

Statuo redakti

En la vilaĝo troviĝas statuo de Sankta Johano Nepomuka.

Kruco redakti

Ĉe la ŝoseo estas t.n. cirilometoda kruco.

Eksteraj ligiloj redakti