Vrbice (distrikto Břeclav)

municipo en la distrikto Břeclav de Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Vrbice

Municipo Vrbice troviĝas proksimume 12 km de Hustopeče, en distrikto Břeclav, regiono Sudmoravia, Ĉeĥio. En 2023 ĉi tie vivis 1 088 loĝantoj.

Vrbice
germane Wrbitz
municipo
Preĝejo de sankta Egidio kaj vinkeloj
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Vrbice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Břeclav
Administra municipo Hustopeče
Historia regiono Moravio
Montaro Kyjova montetaro, Arbaro Ždánice
Situo Vrbice
 - alteco 290 m s. m.
 - koordinatoj 48° 54′ 57″ N 16° 53′ 49″ O / 48.91583 °N, 16.89694 °O / 48.91583; 16.89694 (mapo)
Katastro 9,38 km² (938 ha) Vrbice u Velkých Pavlovic
Loĝantaro 1 088 (2023)
Denseco 115,99 loĝ./km²
Plantaro Vina vito
Unua skribmencio 1222
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 691 09
NUTS 3 CZ064
NUTS 4 CZ0644
NUTS 5 CZ0644 585041
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Vrbice (Břeclav District)
Retpaĝo: www.vrbice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Bořetice, Kobylí, Velké Pavlovice, Velké Bílovice kaj Čejkovice.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1222. Vrbice estiĝis dum germana koloniigo ĉirkaŭ la jaro 1220 kaj ĝi estis nomita Michelsdorf (tiun ĉi nomon la germanoj uzis ankoraŭ en la 18-a jarcento). Loĝis en ĝi liberaj homoj kun devo de gardista kaj soldata deĵoroj. Sur monteto, kiun oni de ĉiam nomis "Stráž", ekflamis fajroj, kiuj avertis la ĉirkaŭajn vilaĝojn ĉiufoje, kiam malamiko transpaŝis la landajn limojn. Oni poste kaŝis sin en subterajn kaŝejojn nomitaj "lochy". La nomo Vrbice estas derivita de granda kvanto de salikoj.

La municipo estis devene alparoĥigita al Čejkovice. En la jaro 1343 estis decidite, ke dekonaĵo el la municipo devas aparteni al preĝejo en Čejkovice, sed preĝejo en Kobylí rajtas uzi dekonaĵon el ses mezaj kampoj el ĉiuj 20, kiuj Michelsdorf tiam en la jaro 1269 nombris. Ekde la jaro 1749 la municipo apartenas al paroĥo en Kobylí. Surer la municipo elstaras preĝejeto de sankta Egidio, konstruita de frataro de sankta Egidio en la jaro 1913 ĝis 1920 en pseŭdoromanika stilo kun turo alta 36 metroj. Tombejo proksime de la preĝejo estis fondita en la jaro 1790. Vilaĝplacon ornamas statuo de sankta Aloiso kaj ligna sonorilturo el la jaro 1698.

En Vrbice estas ankaŭ uzta municipa sigelilo, nome ekde la jaro 1749, sur kiu estas saaliko kaj skribaĵo: WRBICZE DIEDINA.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869878
18801 052
1890978
19001 180
19101 199
19211 343
JaroLoĝantoj
19301 349
19501 329
19611 456
19701 361
19801 239
19911 137
JaroLoĝantoj
20011 096
20141 127
20161 102
20171 095
20181 091
20191 101
JaroLoĝantoj
20201 070
20211 043
20221 050
20231 088

Memorindaĵoj redakti

Pluaj fotoj redakti