Vyšný Skálnik
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c0/Slovakia_banskabystrica_rimavskasobota.png/330px-Slovakia_banskabystrica_rimavskasobota.png)
Bazaj informoj
redaktiVyšný Skálnik, hungare Felsősziklás estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Rimavská Sobota. Ĝis 1899 la oficiala hungara vilaĝnomo estis Felső-Szkálnok, poste pro la hungariga politiko la vilaĝo ricevis pli hungarecan nomon.
- Areo: 5 km²
- Supermara alteco: 236 m
- Loĝantaro: 140
- Poŝtkodo: 980 52
- Aŭtokodo: RS
- Telefonprefikso: 47
Situo
redaktiVyšný Skálnik situas laŭ maldekstra bordo de rojo Rimava, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Brezno-Rimavská Sobota. La lasta troviĝas 10 km-ojn.
Historio
redaktiLa vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1334 en formo "Zkalnuk". En la 19-a jarcento minejo pri marmoro funkciis apude. En 1910 loĝis en Felsősziklás 158 da homoj, (escepte 9 hungarojn ĉiuj slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Rimaszombat, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Vyšný Skálnik 146 da homoj, (escepte unusolan hungaron ĉiuj slovakoj).