W altanie

pentraĵo de Aleksander Gierymski


W altanie (pole: "En la belvedero") estas ole-pentraĵo pentrita de pola realista pentristo Aleksander Gierymski en 1882. Ĝi estas ekspoziciata ĉe la Nacia Muzeo en Varsovio.[1]

W altanie
W altanie
Aleksander Gierymski, 1882
oleo-pentrado
135,5 × 148 cm
Nacia Muzeo en Varsovio (Varsovio)
vdr

Priskribo redakti

La pentraĵo montras socian renkontiĝon de grupo de aristokratoj portretita en 18a-jarcentaj vestoj, kiu okazas dum somera tago en ĝardeno. En la centro estas kvar nobeloj okupitaj en konversacio sidantaj ĉe tablo kaj unu staranta ĉe ilin. Blanka tablotolo, tasoj kaj kruĉo duon-plenigita de vino estas sur la tablo. La fono konsistas de spaliro dekstre kaj arboj kun alia grupo de homoj sidanta ĉe tablo maldekstre. En la malsupra maldekstra angulo de la pentraĵo estas viro klinanta super fontano tiel kiel pluraj florpotoj. La pentraĵo estas plenigita je lumo kaj profunde, buntaj koloroj kreas sensan atmosferon de varma somera tago.

Analizo redakti

W altanie estis pentrita de Gierymski en 1882 post sia restado en Romo kaj oni konsideras, ke ĝi estas lia alproksimiĝo al impresionismo. Ĝi estis ankaŭ lia protesto kontraŭ la asocio de liaj verkoj kun la prezento de la vivo de la senhavuloj, kio estis aparta ĉefaĵo de fruaj pentraĵoj de la artisto. Li deziris pruvi al la kritikantoj, ke realismaj teknikoj de artisma esprimo povas prezenti diversan specon de scenoj, eĉ tiujn rilatantan al la vivo de la supraj klasoj. La artisto metis grandan atenton detaligi kaj vesti la rolulojn en la pentraĵo en elegantaj vestaĵoj de la antaŭa jarcento kiel vojo montri liajn artismajn kapablojn.[2][3] la laboro de Gierymski povas esti komparita al nuntempaj francaj impresionistoj, eĉ kvankam li ne ankoraŭ estis en Parizo kaj estis neniu indico, ke li vidis ilian laboron.[4][5]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti