Walter Bower (n. ĉ. 1385, m. la 24-an de decembro 1449) estis skota kronikisto.

Walter Bower
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1385 (1385-01-01)
en East Lothian
Morto 24-an de decembro 1449 (1449-12-24) (64-jaraĝa)
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Skotlando vd
Profesio
Okupo historiistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis ĉe Haddington (East Lothian). Ekde 1418 li estis abato de Abatejo Inchcolm apud Firth of Forth. En 1423 kaj 1424 li estis inter la gravuloj komisiitaj kolekti la elaĉetan monon por liberigi reĝon Jakobon la 1-an de Skotlando. En 1433 li estis inter la ambasadoroj senditaj al Parizo por diskuti la edziĝon de filino de Jakobo al la Dauphin. En 1432 li partoprenis konsilion ĉe Perth kie li defendis la rajtojn de la skotoj.

Dum liaj lastaj jaroj li verkis Scotichronicon, historion de Skotlando. Tio estis daŭrigo de la kroniko de Johano de Fordun, kaj la aldonaĵoj de Walter Bower traktis la periodon de 1153 al la morto de Jakobo la 1-a en 1437. Li finis la verkon en 1447 kaj dum siaj lastaj du jaroj li verkis mallongigitan version konatan kiel la Book of Cupar (Libro de Cupar).