Wanda Szyksznian
Wanda Szyksznian [vanda ŝikŝknjan?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szyksznian Wanda estis hungara grafikisto, afiŝisto, altlerneja instruisto.
Wanda Szyksznian | |
---|---|
![]() Wanda Szyksznian en 2010 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de aprilo 1948 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ilustristo |
Wanda Szyksznian [1] naskiĝis la 26-an de aprilo 1948 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Patro de Wanda Szyksznian estis polo. Ŝi abiturientis en industriarta mezlernejo en 1967 en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Belarta Altlernejo en 1971. Ŝiaj plej gravaj instruistoj estis György Konecsni kaj Aurél Bernáth. Wanda jam en 1968 debutis, kiel lerta grafikisto kreinta kovrilpaĝon pri muzikdisko por Illés (rokgrupo). Post siaj studoj ŝi fariĝis sukcesa sendependa grafika desegnisto. Ŝi kreis multajn filmajn kaj komercajn afiŝojn por konataj kompanioj. En 2000 ŝi ekinstruis en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto. Post 5 jaroj ŝi ricevis la instruan rangon docento. Ŝi ricevis premiojn inter 1972-2010.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Budapeŝto (1978, 1981, 1997, 2001, 2010)
- Debrecen (1985)
- Szigliget (1995)
- Stuttgart (1995-1998)
- Szentendre (1999)
- Berlino (2000)
- Szombathely (2018)
Ŝia libro redakti
Ŝia membiografia libro aperis en 1998.
Elektitaj kolaĝoj redakti
- Kentaur
- Hölgy egyszarvúval
Elektitaj afiŝoj redakti
- Politoys - Rubik kocka, 1981
- Kenyér és cigaretta, 1975
- A vidéki lány, 1982
- Biztosítás – Biztonság, 1975
- A kenguru, 1976
- Hugó, a víziló, 1975
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2019-01-26 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio
-
Wanda Szyksznian
-
Wanda Szyksznian
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-01-26. Alirita 2019-01-26.