Wartenburg (Kemberg)
Wartenburg [VARtnburk] ĝis fino de la jaro 2009 estis administra komunumo en Germanio: ekde la 1-a de januaro 2010 ĝi apartenas al la urba komunumo Kemberg. La loĝloko troviĝas en la distrikto Wittenberg de la federacia lando Saksio-Anhalto. Fine de 2008 ĝi havis 766 loĝantojn.
Wartenburg | ||||||
| ||||||
![]() | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
komunumoparto en Germanio | ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Saksio-Anhalto | |||||
Distrikto | Distrikto Wittenberg | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 034927 | |||||
Poŝtkodo | 06901 | |||||
Aŭtomobila kodo | WB | |||||
Politiko | ||||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 766 (stato: fine de 2008) | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 51° 49′ N, 12° 47′ O (mapo)51.81138888888912.781388888889Koordinatoj: 51° 49′ N, 12° 47′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 69 m | |||||
Areo | 15,67 km² | |||||
La loĝloko aparte konatiĝis en la napoleonaj militoj kadre de samnoma "batalo de Wartenburg" la 3-an de oktobro 1813, en kiuj soldataro de la prusia armeestro Blücher devigis la napoleonan armeon liberigi la transiron de la Elbo. Tio estis la antaŭkondiĉo por pli posta venko de la kontraŭnapoleona armearo en la tiel nomata "batalo de popoloj" ĉe Leipzig. La loka kastelo Wartenburg dum tri tagoj komence de oktobro 1813 estis la centra komandejo de la kontraŭnapoleona armearo. Nun la batalo memorige ensceniĝas ĉiun kvinan jaron en granda kostuma festo.

