Kaufdorf

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Weid (Kaufdorf))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Kaufdorf (stacidomo).


Kaufdorf estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Seftigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1029 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Kaufdorf
Blazono de Kaufdorf
Blazono de Kaufdorf
Blazono de Kaufdorf
Kaufdorf
Kaufdorf
Kaufdorf
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Seftigen
Koordinatoj  46° 50′ 17″ N 7° 29′ 49″ O / 46.83806 °N, 7.49694 °O / 46.83806; 7.49694 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 17″ N 7° 29′ 49″ O / 46.83806 °N, 7.49694 °O / 46.83806; 7.49694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1029
Areo 2,06 km²
Alteco 560 m super marnivelo
Poŝtkodo 3126
Komunumkodo 0869
Mapo de Kaufdorf
Mapo de Kaufdorf
Mapo de Kaufdorf
vdr

Geografio redakti

Kaufdorf situas en la Svisa Mezlando en la ebenaĵo de la valo de la rivero Gürbe proksimume 13 kilometrojn sudsudoriente de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Kaufdorf kaj la setlejoj Loch (ĉe la kantona ĉefvojo), Guetebrünne (sur alteco de 709 m s.m. en okcidento de la komunumo), kaj Weid (sur alteco de 710 m s.m. en sudokcidento de la komunumo).

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,06 km², de kiuj 14,3% estas kovritaj de arbaro, 64,3% servas por agrikulturo kaj 20,0% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Kaufdorf limas en nordo al Toffen, en oriento al Gelterfingen, en sudo al Rümligen, kaj en okcidento al Rüeggisberg.

Trafiko redakti

La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 183 de Belp tra Toffen, Riggisberg kaj Schwarzenburg al Friburgo, kaj la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Belp al Steffisburg. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la fervolinio tra la Gürbe-Valo de Belp al Steffisburg. Krome pasas tra Kaufdorf la poŝtaŭtolinio de Toffen al Riggisberg.

Historia aŭtomobilotombejo Gürbe-Valo redakti

Kaufdorf fariĝis mondvaste konata pri la historia aŭtomobiltombejo, kiu post longa serio da tribunalaj procesoj en la jaro 2010 fine estis forigita. Sur la teritorio, kiu apartenis al la Messerli Autoverwertung GmbH troviĝis pli ol 800 aŭtomobilvrakoj parte el la 1930-aj jaroj. La posedanto Messerli, kiu heredis la entreprenon de sia patro, rifuzis dum longa tempo tra ĉiuj tribunalaj instancoj forigi la malnovajn aŭtomobilojn, post kiam pro la novaj federaciaj mediprotektaj leĝoj la deponado de aŭtomobilvrakoj rekte sur la grundo ne plu estis permesita. En la jaro 2008 la svisa artisto Heinrich Gartentor faris artekspozicion en la aŭtomobilotombejo.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Kaufdorf datiĝas el la jaro 1148 kiel Cuffedorf. La malalta jurisdikcio apartenis ĝis la jaro 1319 al la Senjorujo Burgistein, tiam fariĝis havaĵo de la berncivita familio Vom Stein kaj en la jaro 1386 de la familio Spilmann. La heredantoj de Egidius Spilman koncedis la malaltan jurisdikcion pri Kaufdorf al la Monaĥejo Insulo en Berno. Post la reformacio en la jaro 1528 la urbo Berno ĝis la Helveta Revolucio de 1798 atribuis la malaltan jurisdikcion al la tribunalo de Thurnen sub la alta jurisdikcio de la kampara tribunalo de Seftigen. De 1803 ĝis 2009 la komunumo apartenis al la distrikto Seftigen, ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi formas parto de la administra distrikto Berno-Mezlando. [2]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti