Welten, slovene Velika, hungare Velike estas iama vilaĝo, nun parto de Sankt Martin an der Raab en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Jennersdorf.

Welten en la mapo

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Welten situas en dekstra bordo de Rába laŭ la landlimo de Stirio. Jennersdorf troviĝas je 5 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1387 en latina formo "Velyke superior et inferior", apartenanta al bieno kaj fortikaĵo de Vasdobra. Jam tiam estis du vilaĝetoj: Alsó- és Felső-Velike (=suba kaj supra Velike). En 1605 Stefano Bocskai bruldetruis la vilaĝojn. En 1787 vivis tie 492 homoj en 85 domoj, en 1830 506 homoj en 73 domoj, en 1857 640 homoj en 92 domoj. Longe doganejo funkciis en la komunumo. En 1910 vivis en Velike 661 homoj, plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). Welten aliĝis al Sankt Martin an der Raab en 1971.

Vidindaĵoj redakti