Johann Wessel Gansfort (1419-1489) estis nederlanda teologo, reformisto, humanisto, hebreisto, helenisto kaj latinisto. Gansfort estas konata kiel unu el la reformistoj antaŭ la reformacio. Li protestis kontraŭ perceptita paganigo de la papofico, superstiĉaj kaj magiaj uzoj de la sakramentoj, la aŭtoritato de eklezia tradicio, kaj la eklezia emo al posta skolastika teologio meti pli grandan streĉon, en ia praviga doktrino, sur la instrumenteco de la homa volo anstataŭ la laboro de Kristo por homa savo.

Wesselvs Gansfortivs
(1419-1489)
"Farrago Rervm Theologicarvm Vberrima" verko eldonita en (1522) far Johann Wessel Harmensz Gansfort.
"Farrago Rervm Theologicarvm Vberrima" verko eldonita en (1522) far Johann Wessel Harmensz Gansfort.
Persona informo
Naskiĝo 1419
en Groningo, Nederlando
Morto 4-a de oktobro 1489
en Groningo, Nederlando
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
Regna Universitato de Groningen
Universitato de Kolonjo
Profesio
Okupo teologo • kuracistoverkisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Gravuraĵo de Wessel Gansfoort (1654).

Post komenca edukado en la loka latina lernejo de Sankta-Marteno, li studis en la urba lernejo de Zwolle, kiu estis intime ligita al la "Fratoj de la Komuna Vivo" en kies domo, vivis la juna studento. Li disvolvis proksimajn ligojn kun la monaĥejo Monto Sankta Agneso ne malproksime de Zwolle, kaj iĝis intima amiko de Tomaso de Kempis.

Lia 16-a-jarcenta biografo de Gansfort, Albert Hardenberg, kiu konis la faman Goswinus van Halen (1468-1530), skribas, ke Wessel forlasis Zwolle rekte al Kolonjo, eble fine de 1449. En Kolonjo li restis en la "Bursa Laurentiana"[1], kie li baldaŭ fariĝis instruisto. Li akiris la gradon "magister artium" (Magistro pri Arto) en 1452, kaj memoras kun granda dankemo, ke ĝuste tie li unue studis Platonon. Li lernis la grekan de monaĥoj kiuj estis elpelitaj el Grekio, kaj la hebrean de iuj judoj. Li estis precipe interesita pri la spirita teologio de Ruperto de Deutz (1075-1129), kaj li traserĉis lokajn benediktinajn bibliotekojn por laboroj ligitaj al lia sindediĉo.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Platono (429 a. K. - 347 a. K.)
  • Ruperto de Deutz (1075-1129)
  • Johann von Wesel (1425-1481)
  • Rudolf Agricola (1443-1485)
  • Nicolaus Baumann (1450-1526)
  • Goswinus van Halen (1468-1530)
  • Jacob Canter (1469-1529)
  • Johannes Block (1470-1545)
  • Marteno Lutero (1483-1546)
  • Valentin Krautwald (1490-1545)
  • Sebastian Franck (1499-1542)
  • Albert Hardenberg (1510-1574)
  • Regnerus Praedinius (1510-1559)
  • Georg Heinrich Götze (1667-1728)
  • Johannes Wessel (1671-1745)
  • Carl Christian Ullmann (1796-1865)

Referencoj redakti

  1. Bursa Laurentina estas nomo de baza lernejo en Kolonjo menciita en 1422 kiel sukcedaĵo de la "Bursa Fiorentissima".
  2. A Catalogue of Fathers of the Church and Ecclesiastical Writers to the Fifteenth Century