Wilhelm Filchner
Wilhelm FILCHNER (n. la 13-an de septembro 1877 - m. la 7-an de majo 1957) estis germana esploristo. Li partoprenis en sia unua ekspedicio, kiam li estis nur 21-jara, direkte al Rusio. Du jarojn poste, li vojaĝis sole kaj perĉevale al la montaro Pamiro. Li inter 1903 kaj 1905 estris ekspedicion tra Tibeto.
Wilhelm Filchner | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Wilhelm Filchner | |||||
Naskiĝo | 13-an de septembro 1877 en Munkeno | ||||
Morto | 7-an de majo 1957 (79-jaraĝa) en Zuriko | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Prusa Militakademio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esploristo vojaĝisto geografo scienca esploristo verkisto geodeziisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Post sia reveno el Tibeto, Filchner estis petita organizi germanan ekspedicion por mapigi Antarkton. Post trejnekspedicio al Spicbergo, la ekspediciaro ekiris al Antarkto kun la ŝipo Deutschland la 4-an de majo 1911. Ili atingis interalie la Weddell-maron.