William Gilbert (esperantisto)
esperantisto
Ĉi tiu artikolo temas pri la franca esperantisto kaj interlingvisto William Gilbert. Por aliaj signifoj vidu la artikolon William Gilbert (apartigilo).
William GILBERT (naskiĝis en 1912, mortis la 20-an de oktobro 2006 en Tours) estis franca esperantisto kaj interlingvisto.
William Gilbert | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1911 en Bréhémont | |
Morto | 20-an de oktobro 2006 (94-jaraĝa) en Tours | |
Lingvoj | Esperanto vd | |
Ŝtataneco | Francio vd | |
Profesio | ||
Okupo | esperantisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Gilbert estis unue adepto de Okcidentalo kaj membro de ĝia senato. Li esperantistiĝis komence de la 1950-aj jaroj kaj tuj ekaktivis en la Esperanto-movado. En 1962 aperis lia verko Planlingvaj problemoj: Esperanto kaj naturalismo, eldonita de Stafeto. Gilbert estis longe ĝenerala sekretario, poste vicprezidanto de Mondpaca Esperantista Movado.
Referencoj redakti
- Artikolo (kun foto) okaze de lia 75-jariĝo en la revuo Internacia Ĵurnalisto, 1987-3, p. III.
- Nekrologo en la revuo Esperanto 2007, n-ro 3, p. 70.