Wilsonia
Wilsonia estas malgranda genro de Paruliedoj kiuj reproduktiĝas en Nordameriko. Ili estas migrantaj, kiuj vintras suden de siaj reproduktaj teritorioj en Centrameriko, Karibio aŭ Sudameriko.
Wilsonia | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Flavgorĝulo, masklo
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj de subdivizioj
| ||||||||||||
W. citrina | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La tri specioj estas la jenaj:
- Kapuĉa parulio, Wilsonia citrina
- Nigrakrona parulio, Wilsonia pusilla
- Kanada parulio, Wilsonia canadensis
La parulioj de la genro Wilsonia estas 12–13 cm longaj. Ili havas flavajn subajn partojn kaj nigrajn kapomarkojn en almenaŭ la plenkreska maskla plumaro. Du specioj havas senmarkajn olivverdecbrunan dorson, sed la Kanada parulio havas grizajn suprajn partojn kaj migras multe pli for ol la aliaj specioj de la genro.
La reprodukta habitato estas larĝfoliaj arbaroj kun densa subkreskaĵaro. Tiuj birdoj nestumas malalte en arbusto aŭ surgrunde; la ino demetas 3-6 ovojn en tasforma nesto.
La parulioj de la genro Wilsonia manĝas insektojn, ofte kaptitaj dumfluge, kaj ili havas distingajn kantojn kaj laŭtajn alvokojn ĉip.
Kelkaj fakuloj sugestas, ke la genro Wilsonia inkludu ankaŭ la specion de la Ruĝfrunta parulio, kiu estas ĝenerale enmetita en propra genro Cardellina.[1]
Tiu genro ricevis nomon kiu omaĝas la usonan ornitologon Alexander Wilson.
Referencoj
redakti- ↑ Dunn, Jon. (1997) Warblers. New York: Houghton Mifflin. ISBN 0-395-78321-6.
Literaturo
redakti- Curson, J., Quinn, D. & Beadle, D. (1994). New World Warblers. Helm. ISBN 0-7136-3932-6