Ruĝfrunta parulio

La Ruĝfrunta parulio (Cardellina rubrifrons) estas birdospecio de la familio de Paruliedoj de Nordameriko en genro Cardellina kiu enhavas nur tiun unikan specion.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝfrunta parulio
Ruĝfrunta parulio
Ruĝfrunta parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Cardellina
Specio: 'C. rubrifrons'
Cardellina rubrifrons
(Giraud, 1841)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

Maturulo de Ruĝfrunta parulio estas malgranda birdo, 14 cm longa. Ĝi estas helgriza supre kun blankaj pugo kaj ventro. La vizaĝo, kolo kaj supra brusto estas brilruĝaj, dum la krono kaj kapoflankoj estas nigraj. La nigra okulo havas ruĝan okulringon foje videbla eĉ ĉe la ruĝa areo. La ruĝa brusto nuanciĝas flanke al grizeca kaj al rozkoloraj nuancoj antaŭ la blankeca ventro. Ĉe la nuka areo kie koincidas la nigra krono kaj la griza dorso estas foje grizpunktata aŭ foje tutblanka. En ŝultro videblas blanka flugilstrio. Beko kaj kruroj estas grizecaj. Ili havas ankaŭ tre specifan kutimon skui sian voston flanken dum manĝado.

Tiuj nearktisaj birdoj estas surloke komunaj en ĉeriveraj kanjonoj kaj malfermaj montarbaroj de koniferoj, piceoj kaj kverkoj 2,000-3,000 m super marnivelo. Somere ili loĝas ĉe nordokcidenta Meksiko kun teritorio ĝis suda Usono ĉe Arizono kaj sudokcidente de Nov-Meksiko (la madreaj arbarinsuloj). Dum vintraj monatoj ili migras suden al suda Meksiko kaj Centrameriko tiom suiden kiom ĝis Salvadoro, Gvatemalo kaj okcidenta Honduro. Ili estas loĝantaj birdoj de centraj kaj sudaj montoj de okcidenta Meksiko, la teritorio nomata Okcidenta Patrinmontaro.

Nestoj estas malgrandaj tasformoj konstruitaj el folioj, herbo kaj pinpingloj. La nesto povas esti kaŝita inter rubaĵoj el arbargrundo, ŝirmita sub arbusto, trunko aŭ roko. La ino demetas 3 al 5 blankajn ovojn punktitajn je bruno. Kovado kaj idoperiodo daŭras po 12 tagoj.

Taksonomio redakti

Kelkaj fakuloj sugestis, ke tiu genus Cardellina estu enmetita ĉe Wilsonia.[1]

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Dunn, Jon. (1997) Warblers. New York: Houghton Mifflin. ISBN 0-395-78321-6.

Plia legado redakti

Libro redakti

  • Martin, T. E., and P. M. Barber. 1995. Red-faced Warbler (Cardellina rubrifrons). In The Birds of North America, No. 152 (A. Poole and F. Gill, eds.). The Academy of Natural Sciences, Philadelphia, and The American Ornithologists’ Union, Washington, D.C.

Artikoloj redakti

  • Barber PM, Martin TE & Smith KG. (1998). Pair interactions in red-faced warblers. Condor. vol 100, no 3. p. 512-518.
  • Barber PM, Martin TE & Smith KG. (1998). Pair interactions in Red-faced Warblers. Condor. vol 100, no 3. p. 512-518.
  • Dobbs RC & Martin TE. (1998). Variation in foraging behavior among nesting stages of female Red-faced Warblers. Condor. vol 100, no 4. p. 741-745.
  • Dobbs RC & Martin TR. (1998). Variation of foraging behavior among nesting stages of female Red-faced Warblers. Condor. vol 100, no 4. p. 741-745.
  • Hellebuyck V. (1983). 3 New Specimen Records of Birds for El-Salvador. Wilson Bulletin. vol 95, no 4. p. 662-664.
  • Lovette IJ & Hochachka WM. (2006). Simultaneous effects of phylogenetic niche conservatism and competition on avian community structure. Ecology. p. S) S14-S28, JUL 2006.
  • Martin TE. (1996). Fitness costs of resource overlap among coexisting bird species. Nature. vol 380, no 6572. p. 338-340.
  • Martin TE. (1998). Are microhabitat preferences of coexisting species under selection and adaptive?. Ecology. vol 79, no 2. p. 656-670.
  • Martin TE & Barber PM. (1995). Red-faced Warbler Cardellina rubrifrons. Birds of North America. vol 0, no 152. p. 1-16.
  • Martin TE, Scott J & Menge C. (2000). Nest predation increases with parental activity: Separating nest site and parental activity effects. Proceedings of the Royal Society Biological Sciences Series B. vol 267, no 1459. p. 2287-2293.
  • McCaskie G. (1970). A Red-Faced Warbler Reaches California. California Birds. vol 1, no 4. p. 145-146.
  • Palacios MG & Martin TE. (2006). Incubation period and immune function: a comparative field study among coexisting birds. Oecologia. vol 146, no 4. p. 505-512.
  • Patricia MB, Thomas EM & Kimberly GS. (1998). Pair interactions in Red-faced Warblers. The Condor. vol 100, no 3. p. 512.
  • Robert CD & Thomas EM. (1998). Variation in foraging behavior among nesting stages of female Red-faced Warblers. The Condor. vol 100, no 4. p. 741.
  • Rusterholz KA. (1981). Competition and the Structure of an Avian Foraging Guild. American Naturalist. vol 118, no 2. p. 173-190.