Windisch-Minihof [vindiŝ-], hungare Kistótlak [kiŝtOtlak] estas iama vilaĝo, nun parto de Minihof-Liebau en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Jennersdorf.

Windisch-Minihof en la mapo
romkatolika kapelo omaĝe al Johano Baptisto
muelejo nomata Jost

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Windisch-Minihof situas laŭ rojo. Jennersdorf troviĝas je 6 km-oj.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1387 en formo "Mohonycha". En 1605 Stefano Bocskai bruldetruis la komunumon. En 1787 vivis tie 495 homoj en 96 domoj, en 1830 437 homoj en 61 domoj, en 1857 625 homoj en 89 domoj. En 1910 vivis en Kistótlak 685 homoj, plejparte aŭstroj. Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). Windisch-Minihof aliĝis al Minihof-Liebau en 1971.

Vidindaĵoj redakti