Wyatt Earp (filmo)

usona filmo el la jaro 1994

Wyatt Earp estas usona eposa biografia vakera drama filmo de 1994 reĝisorita kaj produktorita de Lawrence Kasdan, kaj kunverkita de Kasdan mem kaj Dan Gordon. La filmo temas pri la vivo de samnoma policano, el bienlaboristo el Iovao, ĝis timigita marŝalo, kaj la loĝloko Tombstone, Arizono, rezulte en la historia epizodo de la Pafado ĉe O.K. Corral. Stelulas Kevin Costner en la titolrolo, apogita de aktoraro en kiu elstaras Gene Hackman, Mark Harmon, Michael Madsen, Bill Pullman, Dennis Quaid, Isabella Rossellini, Tom Sizemore, JoBeth Williams, Mare Winningham kaj Jim Caviezel.

Wyatt Earp
filmo
Originala titolo Wyatt Earp
Originala lingvo angla lingvo • hispana lingvo
Kina aperdato 24 jun. 1994, 26 aŭg. 1994, 1 sep. 1994
Ĝenro filmbiografio, vakera filmo, aventura filmo, agfilmo
Kameraado Owen Roizman
Reĝisoro(j) Lawrence Kasdan
Produktisto(j) Jim Wilson • Kevin Costner • Lawrence Kasdan
Scenaro Dan Gordon • Lawrence Kasdan
Filmita en Nov-Meksiko • Port Angeles • Las Vegas • Cumbres and Toltec Scenic Railroad • Santa Clara Pueblo • Pueblo of Zia • Fantoma Ranĉo
Loko de rakonto Arizono
Muziko de James Newton Howard
Rolantoj Kevin Costner • Dennis Quaid • Gene Hackman • JoBeth Williams • Linden Ashby • Jeff Fahey • Joanna Going • Mark Harmon • Michael Madsen • Catherine O'Hara • Bill Pullman • Isabella Rossellini • Tom Sizemore • Mare Winningham • Adam Baldwin • Annabeth Gish • Jim Caviezel • Téa Leoni • John Dennis Johnston • Mackenzie Astin • Mary McDonnell • Todd Allen • Alison Elliott • Betty Buckley • David Andrews • Ian Bohen • James Gammon • Karen Grassle • Lawrence Kasdan • Lewis Smith • Martin Kove • Rex Linn • Randle Mell • Jack Kehler • Kirk Fox • Jon Kasdan • John Doe • Gabriel Folse
Produktinta firmao Warner Bros. 
Warner Bros. Pictures
IMDb
vdr

La filmon oni publikigis nur ses monatojn post la filmo Tombstone (1993), ankaŭ pri Earp kaj la Pafado ĉe O.K. Corral. Malkiel Tombstone, Wyatt Earp estis biletvenda malsukceso kaj ricevis mezajn al negativajn recenzojn, kun kritikoj al ĝia tri-hora longdaŭro, kvankam oni laŭdis la produktoradon.

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Wyatt Earp edukiĝis en familio de advokatoj kaj juĝistoj kaj ŝajnas destinita sekvi la vojon markitan de siaj patro kaj avo. Li edziĝas al Urilla, amatino el junaĝo, kaj ekstudis juron kun la intenco establiĝi en Misurio kaj fondi tie familion. La morto de lia juna graveda edzino, pro tifoida febro, frapegas la fluon de lia vivo. Plenuminte diversajn negravajn postenojn, Wyatt venas al Wichita, kaj tie al Dodge City, kie li por la unua fojo iĝas policestro kaj famas pro sia netoleremo. Li aligas sian fraton en Tombstone, kun la projekto munti negocon. Lia amikeco kun Doc Holliday, profesia ebriema kartoludisto kaj tuberkulozo, lia amo por Josie, bela kaj juna aventurulino, kontribuas forĝi lian legendon.

La pinta epizodo okazas fronte al la familianoj Clanton, kiuj estas deliktuloj kaj konstante kreas kverelojn, tumultojn kaj rabadon. Kulmino venas per ĝenerala interpafado, kiu fakte estis vera historia okazaĵo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

redakti
  • Kevin Costner, Wyatt Earp
  • Dennis Quaid, Doc Holliday
  • Gene Hackman, Nicholas Earp
  • Michael Madsen, Virgil Earp
  • Linden Ashby, Morgan Earp
  • Catherine O'Hara, Allie Earp
  • Mark Harmon, Sheriff Johnny Behan
  • David Andrews, James Earp
  • Bill Pullman, Ed Masterson
  • Isabella Rossellini, Big Nosed Kate
  • Jeff Fahey, Ike Clanton
  • Tom Sizemore, Bat Masterson
  • Joanna Going, Jossie Marcus
  • JoBeth Williams, Bessie Earp
  • Mare Winningham, Mattie Blaylock
  • Jim Caviezel, Warren Earp

Eksteraj ligiloj

redakti