Oberried ĉe la Lago de Brienz

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Wychel)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Oberried


Oberried ĉe la Lago de Brienz (en la germana lingvo Oberried am Brienzersee) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 482 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Oberried ĉe la Lago de Brienz
Blazono de Oberried ĉe la Lago de Brienz
Blazono de Oberried ĉe la Lago de Brienz
Blazono de Oberried ĉe la Lago de Brienz
Oberried ĉe la Lago de Brienz
Oberried ĉe la Lago de Brienz
Oberried ĉe la Lago de Brienz
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 44′ 6″ N 7° 57′ 18″ O / 46.73500 °N, 7.95500 °O / 46.73500; 7.95500 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 6″ N 7° 57′ 18″ O / 46.73500 °N, 7.95500 °O / 46.73500; 7.95500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 482
Areo 20,12 km²
Alteco 570 m super marnivelo
Poŝtkodo 3854
Komunumkodo 0589
Mapo de Oberried ĉe la Lago de Brienz
Mapo de Oberried ĉe la Lago de Brienz
Mapo de Oberried ĉe la Lago de Brienz
vdr

Geografio redakti

Oberried situas en Berna Oberlando ĉe la norda flanko de la Lago de Brienz. En sudo la komunumo leviĝas ĝis al la monto Tannhorn, kiu kun alteco de 2221 m m.s. estas la plej alta punkto de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Oberried kaj la setlejoj Ey, Rieden, Gummla, Wychel, Derfli kaj Biel.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 20,12 km², de kiuj 43,3% estas kovritaj de arbaro, 38,2% servas por agrikulturo kaj 2,4% por setlado. [1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Oberried ĉe la Lago de Brienz limas en nordoriento al Flühli (LU), en oriento al Brienz, en sudo al la Lago de Brienz, en okcidento al Niederried ĉe Interlaken, kaj en nordokcidento al Habkern.

Trafiko redakti

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 6/11 de Interlanken al Brienz. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la etspura trajnlinio de Interlaken tra Brünig-Pasejo al Lucerno.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ried datiĝas el la jaro 1291 kiel Riede. [2] La unua dokumenta mencio de Oberried datiĝas el la jaro 1303 kiel Obirnriet.[3] Dum mezepoko Oberried apartenis al la Senjorujo Ringgenberg kun kiu ĝi en la jaroj 1411 kaj 1439 fariĝis havaĵo de la Monaĥejo Interlaken. Post la mondigo de la monaĥejo pro la reformacio de 1528 Oberried fariĝis parto de la Voktejo Interlaken, kiu post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 fariĝis la distrikto Interlaken kaj en la jaro 2010 integrita en la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti