Yoan Rodríguez Martínez

Kuba psikologo kaj esperantisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Yoan Michel RODRÍGUEZ MARTÍNEZ (naskiĝis la  17-an de oktobro 1989(nun 1989-10-17) en San Juan y Martínez, Pinar del Río) estas kuba psikologo kaj esperantisto. Li eklernis esperanton en 2010, partoprenis en pluraj naciaj kaj internaciaj aranĝoj kiel KERo, JuSKA, 9-a TAKE, Zamenhofaj Metiejoj ka., organizis kursojn kaj estis komitatano de Kuba Esperanto-Asocio (KEA) kaj Kuba Esperantista Junulara Organizo (KEJO) en Pinar del Río. Yoan estas estrarano de KEJO kaj organizanto de pluraj junularaj kongresoj. Li estas aktiva filatelisto, organizis ekspozicion dum la 9-a TAKE en la Filatela Muzeo de Kubo, ankaŭ aktivas kiel volontulo de la Ruĝa Kruco de Kubo kaj ĉe la ekologistoj de KEA en la grupo KoNoA.

Yoan Rodríguez Martínez
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1989 (1989-10-17) (34-jaraĝa)
en San Juan y Martínez
Lingvoj hispanaEsperanto
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo psikologoesperantisto
vdr

Eksteraj ligiloj redakti