Yves Joseph Kerguelen

Yves-Joseph de Kerguelen-Trémarec (13a de februaro 17343a de marto 1797) estis bretona esploristo kaj franca maroficiro.

Yves Joseph Kerguelen
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1734 (1734-02-13)
en Landudal
Morto 3-an de marto 1797 (1797-03-03) (63-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Infano Victoire de Kerguelen
Okupo
Okupo esploristo • militisto
vdr
Yves-Joseph de Kerguelen-Trémarec

Ekkariero redakti

Li naskiĝis en Landudal, Finistère. Dum la Sepjara milito, Kerguelen-Trémarec estis korsaro, sed atingante malgrandan sukceson.

Rockall redakti

 
Areo de Rockall, publikigita en 1771

En 1767 li navigis ĉe la neloĝata insuleto Rockall, aŭ Rokol. Li ne alproksimiĝis aŭ eĉ vidis eble, nur je 150 mejlojn for, sed ŝajne li havis bonan informaron pri ĝi. Lia mapita situo estis nur 16 mejlojn norde de ties vera loko kaj li akurate priskribis ties aspekton kaj tiun de la najbara Rifo de Helen, "East of Rokol, ¼ league away, there is a submerged rock over which the water breaks".[1] Poste li publikigis mapon de la areo en 1771.

Malkovro de la Kergelenoj redakti

Komence de 1772, li navigis al la regiono de Antarkto, serĉe de fabela Terra Australis, kie li malkovris la izolajn Kergelenojn norde de la kontinento kaj ekposedis diversajn teritoriojn por Francio.

En sia informo al la reĝo Ludoviko la 15-a, li ege superĉirkaŭkalkulis la valoron de la Kergelenaj Insuloj; sekve, la reĝo sendis lin al dua ekspedicio fine de 1773 tra komenco de 1774, kaj li denove atingis la Kergelenoj. Sed tiam jam klariĝis ke tiuj insuloj estis neloĝeblaj kaj tre senutilaj, kaj certe ne estis la Terra Australis. Reveninte, Kerguelen-Trémarec estis enprizonigita.

Dum la Franca Revolucio, li estis vidata viktimo de la Antikva Reĝimo kaj reenpostenigis, partoprenante en la Batalo de Groix. Li mortis en 1797 kiel sub-admiralo kaj komandanto de la haveno de Brest.

Verkoj redakti

Referencoj redakti

  1. Fisher, James. [1956] (1957) Rockall. Londono: Country Book Club.