Yvette Bozsik
Yvette BOZSIK [ivet boĵik], hungare Bozsik Yvette estas hungara baletisto, koreografo, reĝisoro kaj profesoro.
Yvette Bozsik | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de aŭgusto 1968 (56-jaraĝa) en Szolnok |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Erik Novák (en) |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto dancisto koreografo aktoro |
TTT | |
Retejo | http://yvettebozsik.com/ |
Yvette Bozsik naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1968 en Szolnok.
Biografio
redaktiYvette Bozsik lernis baleton kaj en 1984 ŝi estis unu el la fondintoj de avangarda trupo. Tiu grupo baldaŭe havis tutmondan sukceson. En 1988 ŝi ricevis diplomon pri baleto, poste ŝi dancadis en Operetoteatro (Budapeŝto). Ekde 1992 ŝi elektis nur memstarajn taskojn. Komence ŝi koreografadis komence en Szeged, poste en Budapeŝto, kie ŝi ankaŭ reĝisoradis. En 1993 ŝi fondis Trupon Bozsik Yvette, kiu prezentis sin ekzemple en Nacia Teatro (Budapeŝto). Ekde 2000 ŝi instruas en la dancarta ĉeflernejo. Ŝi ricevis premion Kossuth en 2006, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.
Ŝiaj koreografiaĵoj (elekto)
redakti- Memorvespero pri Béla Bartók, 1995
Ŝiaj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- János vitéz (Johano la Brava), 2000
- Romeo kaj Julieta, 2000