Zók
Zók, kroate Zuka estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Szentlőrinc.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 9 km²
- Loĝantaro: 290
- Poŝtkodo: 7671
- Telefonprefikso: 73
- Koordinatoj: 46°00′29″N 18°05'50″E
Situo
redaktiZók situas sur ebenaĵo kaj rande sur deklivoj, laŭ rojo, fine de longa sakovojo.
Historio
redaktiLa loko estis loĝata jam dum la kuprepoko kaj bronzepoko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1290 laŭ tiama hungara ortografio "Zold". Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En tiu erao la serboj serĉis kaj trovis arkeologiajn restaĵojn, kiuj ankaŭ nun estas videblaj en Beogrado. En 1941 apuda vilaĝeto Pázdány [pAzdAnj] aliĝis al Zók.
En Zók migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redakti- iama loko de praa fortikaĵeto, kie oni trovis diversajn objektojn