Zadní Jetřichovice

Zadní Jetřichovice (germane Hinterdittersbach, ankaŭ Kirnitzschschänke) estas jam pereinta domaro sur rivereto Křinice sur teritorio de Nacia parko Bohemia Svislando en distrikto Děčín. En la jaro 1833 ĝi havis kvar domojn, ĉirkaŭ la jaro 1900 estis da ili sep. Post la dua mondmilito la vilaĝo estis neniigita, restis el ĝi nur surkreskintaj ruinoj kaj elkreskintaj kaŝtanarboj ĉe eksa gastejo "Křinická hospoda".[1]

Zadní Jetřichovice
germane: Hinterdittersbach
pereinta vilaĝo
Zadní Jetřichovice sur malnova bildkarto, ĉirkaŭ en 1905
Oficiala nomo: Zadní Jetřichovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Administra municipo Jetřichovice
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Elba Grejsmontaro
Rivero Křinice
Situo Zadní Jetřichovice
 - koordinatoj 50° 53′ 54″ N 14° 21′ 29″ O / 50.89833 °N, 14.35806 °O / 50.89833; 14.35806 (mapo)
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Zadní Jetřichovice
Retpaĝo: hinterdittersbach.de
Portalo pri Ĉeĥio

Tra la teritorio kondukas Bohemia ŝoseo, kiu dividis ĝin en senjorujojn de Bynovec kaj de Česká Kamenice. En bynoveca parto, kiun proprumis Clary-Aldringenidoj, estadis ĉasarbaro. En la jaro 1943 estis en ĝi konstruita kruco por memoro de Jeroným Clary-Aldringen, kiu falis en la jaro 1941 ĉe Sokolovka en Ukrainio. La parto de Česká Kamenice apartenis al Kinskýidoj; ĉi tie situadis gastejo ĉe Křinice (Kirnitzschschänke).[1] Ŝatataj estis ankaŭ gastejo Zum Hirsch (Gastejo ĉe Cervo), gastejo Hegerhaus (Arbaristejo) kaj gastejo Waldfrieden (Arbara paco).[2]

Rilataj artikoloj redakti

Pluaj fotoj redakti

Referencoj redakti