Zahling
Zahling, hungare Újkörtvélyes [UjkortvEjeŝ] aŭ Kiskörtvélyes, slovene Nova Gruškova ves aŭ Nouva Grüškova ves estas iama vilaĝo, nun parto de Eltendorf en Aŭstrio, en federala ŝtato Burgenlando, en distrikto de Jennersdorf.
Bazaj informoj
redaktiSituo
redaktiEltendorf troviĝas je 1, Jennersdorf je 14 km-oj.
Historio
redaktiLa unua informero pri la vilaĝo okazis en 1404 laŭ sonorilo. En 1498 eklezia vizitado okazis. En 1643 vivis tie 153 homoj en 25 domoj, en 1666 166 homoj en 27 domoj, en 1691 297 homoj en 69 domoj, en 1787 611 homoj en 115 domoj, en 1828 651 homoj en 110 domoj. En 1910 vivis en Újkörtvélyes 876 homoj, plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Szentgotthárd, poste al Aŭstrio (dume inter 1938-1945 al Germanio). Zahling aliĝis al Eltendorf en 1971.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika romanika paroĥa preĝejo omaĝe al Sankta Laŭrenco el la 15-a jarcento, en 1884 kaj 1960 renoviĝis
- luterana preĝejo de 1791, en 1979 renoviĝis