Zalaba, (ankaŭ hungare) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Levice.

Zalaba situas en la plej griza distrikto, la ruĝo montras la distriktejon

Situo redakti

La vilaĝo situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Štúrovo-Šahy. Levice troviĝas 32 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1349. En 1910 loĝis tie 390 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hont, al distrikto de Vámosmikola, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj estis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 152 da homoj (132 hungaroj).

Vidindaĵo redakti