Zenobia
Zenobia (plennome Septimia Zenobia - mortis post 274) estis reĝino de la siria Palmiro, tiam sub romia regado. Ŝi regis de 267–268 ĝis 272 kaj konkeris kelkajn orientajn romiajn provincojn. Ŝin venkis imperiestro Aŭreliano (reginta 270–275).
Zenobia | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝino de Palmiro | |||||
Persona informo | |||||
Septimia Zenobia Σεπτιμία Ζηνοβία | |||||
Naskonomo | בת זבי | ||||
Naskiĝo | ĉ. 240 en Palmira, Sirio-Palestino, Romia Imperio | ||||
Morto | post 274 en Tivoli, Romia Italio, Romia Imperio | ||||
Ŝtataneco | Palmira Imperio Roma regno vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | House of Odaenathus vd | ||||
Edz(in)o | Odaenathus (en) (–267 (Gregoria)) vd | ||||
Infanoj | Vaballathus (en) , Hairan II (en) , Septimius Antiochus (en) vd | ||||
Parencoj | Hairan I (en) (duonfilo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Epitome vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝia edzo estis Odaenathus, klienta reĝo de Romio en Palmiro. Post kiam li reakiris orientajn provincojn je 267, oni murdis lin kaj lian pli aĝan filon en 267 aŭ 268. Zenobia ekregis kiel regento en la nomo de ŝia junaĝa filo, Wahballat (latine Vaballathus, greke Athenodoros).
Ŝi konkeris en 269 Egiption, poste Anatolion, kaj deklaris sendependecon de Romio. Aŭreliano venkis ŝian armeon ĉe Antioĥio (hodiaŭ Antakya, Turkio), poste ĉe Emesa (hodiaŭ Homs, en Sirio) kaj eksturmis ŝin en Palmiro.
Zenobia kaj Vaballathus provis fuĝi, sed oni kaptis kaj forprenis ilin al Romo (272). Palmiro ribelis en 273 denove kaj la urbo estis tute detruita. Zenobia kaj ŝiaj du filoj partoprenis en triumfa marŝo en 274.
La sorto de Vaballathus estas nekonata, sed Zenobia iĝis edzino de romia senatano kaj vivis en ties vilao en Tibur (hodiaŭ Tivoli, Italio).
Vidu ankaŭ
redakti- 840 Zenobia, asteroido