Zhou-Mack Mafuila

konga muzikisto

Zhou-Mack MAFUILA (denaske Washington David Tufuene Mafuila, Kimpese) estas konga kantisto kaj muzikisto, loĝanta en Francio.

Zhou-Mack Mafuila
Persona informo
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en Kimpese je 220 km for de Kinŝaso. Li estas la lasta el 16 gefratoj en familio de muzika etoso, en kiu li rapide montriĝis tre juna preta por gitaroj kaj kantado. Li studis literaturon en universitato, sed turnis sin al muziko. Jah Lucky, konga rastafaria muzikisto iniciatis lin al regeo.

Li ekkonis Esperanton pere de lernejestro Ngangu, kaj dekokjara li rapide progresis en Esperanto. Universala Esperanto-Asocio invitis lin perfektiĝi en Eŭropo. Li vojaĝis en Nederlandon, kie li ankaŭ instruiĝis pri diversaj fakoj, krom pri rastafarianismo kaj regeo. Reveninte al Kongo, li kun Nduantoni Badidila Ngangu kaj aliaj esperantistoj dediĉis sin al antaŭenigo de Esperanto en la lando.

Li kreis regebandon nomitan Esperanto Muziko en N’djili, kie troviĝis granda rastafaria komunumo en Kinŝaso. Li ludis ankaŭ en pluraj regebandoj (inter aliaj Saccharose), kaj profesiiĝis. Malkontenta pro la nelibereca etoso en sia lando, li decidis reiri al Eŭropo, tial li translokiĝis al Francio, kie jam loĝis lia fratino, kaj li alvenis en Parizon en 1989. En 1994 li malkovris ĵazon kaj renkontiĝis kun la hinda drumisto Ravy Magnifique, kiu prezentis lin al Chico Freeman kaj Archie Shepp, kaj al pluraj aliaj muzikistoj kun kiuj li kunlaboris, nome Annie Delfau, Jean-Philippe Daryl, kaj Orlando Paléo, kun kiuj li renovigis sian afroĵazan stilon. Kun Ravy Magnifique kaj la usona saksofonisto Chico Freeman li kreis novan muzikstilon, afrik-hindian funkon, kaj prezentis sin sur diversaj scenejoj. La titolo "Pro viaj faroj" registriĝis tiel en Esperanto laŭ la bandnomo FreeMagniZhou por Vinilkosmo-Kompil’ Volumo 2 en 1996.

En 2000 li aliĝis al la bando La Fève (La Fabo) kun kiu li registris International Love, unuan diskon publikigitan en Francio laŭ la nomo Zhou-Mack Mafuila. Ĝi iĝis granda sukceso, ĉar la albumo bone vendiĝis kaj koncertoj organiziĝis unu post alia. Post pluraj jaroj da rilatoj kun Vinilkosmo, li fine decidis realigi ĉe tiu diskeldonejo la albumon Originoj tute en Esperanto.

Diskaro redakti

  • 1996 Vinilkosmo-Kompil 2 ("Pro viaj faroj", kun Ravy Magnifique kaj Chico Freeman)
  • 2000 International Love (kun La Fève)
  • 2012 Originoj

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti