Zoltán András Tóth
Zoltán András Tóth [tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth Zoltán András (ofte pli mallonge Tóth Zoltán) estas hungara ŝlagromuzikisto (komponisto, gitaristo, kantisto, instrumentadisto, tekstopoeto).
Zoltán András Tóth | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de majo 1966 (58-jaraĝa) en Szikszó |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | muzikisto kantisto soninĝeniero |
Zoltán András Tóth[1] naskiĝis la 13-an de majo 1966 en Szikszó.
Biografio
redaktiZoltán András Tóth jam frue interesiĝis pri muziko. Dum la lernojaroj li estis memlernanto pri gitaro. Dum la mezlernejaj jaroj li estis gitaristo en la lerneja muzikgrupo. En 1984 li aliĝis al ŝlagrorkestro, kiu muzikadis dum baloj, aranĝaĵoj. Post la deviga soldatservo li studis 2 jarojn koresponde en Altlernejo György Bessenyei (Nyíregyháza), sed poste la muziko allogis lin al Budapeŝto, kie li partoprenis en establo de ŝlagrorkestro. En 2013 li decidis esti parte solisto, parte porokaza orkestrano. Li ricevis premion en 2010. Li havas edzinon.
Elektitaj muzikalbumoj
redakti- Húsvéti hó (2013)
- A Bolhapiac Tündérei (2015-2016)
- Akkor kéne lóra szállni
- Nap, Hold, Csillagok
- Végtelen lépcsők