Zoltán Borsos

hungara inĝeniero pri arbaroj

Zoltán Borsos [borŝoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Borsos Zoltán estis hungara inĝeniero pri arbaroj.

Zoltán Borsos
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1924 (1924-11-22)
en Duka
Morto 16-an de oktobro 2009 (2009-10-16) (84-jaraĝa)
en Szombathely
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Reĝo Sankta Stefano
Okupo
Okupo inĝeniero
vdr

Zoltán Borsos[1][2] naskiĝis la  22-an de novembro 1924(nun 1924-11-22) en Duka, li mortis la 16-an de oktobro 2009 en Szombathely.

Biografio redakti

Zoltán Borsos maturiĝis en kalvinana gimnazio en Pápa en 1944, poste li akiris diplomon en Hungara Agroscienca Universitato en 1949. Paŝo post paŝo li havis pli altajn postenojn en Ŝtata Arbara Bieno de Vas (Hungario) ĝis la pensiuliĝo en 1985. Intertempe li doktoriĝis en 1964 en Arbarkultura kaj Lignaĵindustria Universitato. En Egyházashetye li establis memorparkon dediĉitan al Dániel Berzsenyi. Li havis edzinon kaj li ricevis premiojn inter 1965-1995.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Gyertyános tölgygazdálkodás, különös tekintettel a természetes felújításra. (1953)
  • A szálaló gazdálkodás lehetőségei tölgyeseinkben. (1958)
  • A vágásérettség vizsgálata tölgyesekben. (1967)
  • A vasi erdők a közjólét szolgálatában. (1975)
  • Az erdőt szolgáljuk. (rememoroj, 1987)
  • Óriásfenyőket a költőóriásnak! Az egyházashetyei Berzsenyi-emlékpark. (2009)

Fontoj redakti

Referencoj redakti