Zoltán Csorba [ĉorba], laŭ hungarlingve kutima nomordo Csorba Zoltán estis hungara botanikisto, profesoro, agronomo.

Zoltán Csorba
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1904 (1904-09-27)
en Budapeŝto
Morto 11-an de septembro 1981 (1981-09-11) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo terkultivisto • scienca esploristo
vdr

Zoltán Csorba [1] naskiĝis la 27-an de septembro 1904 en Budapeŝto. Li mortis la 11-an de septembro 1981 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zoltán Csorba akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1926. Post siaj studoj li restis samloke kiel helpoprofesoro. Li doktoriĝis en 1931. Li eklaboris en la ministerio pri agrikulturo en 1930, kie paŝo post paŝo li ricevis pli altajn postenojn. Li gvidis la plantoprotektadan servon inter 1948 kaj 1950. Li longe estis vicdirektoro de plantoprotektada esplora instituto. En 1961 li kandidatiĝis, en 1969 li pensiuliĝis. Li ricevis memormedalon en 1973.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Védekezés az almafa-lisztharmat ellen (1939)
  • Általános védekezőmunkák a gyümölcsösben (1950)
  • Az almafa lisztharmat (1962)
  • Harc a gyümölcsfák betegségei és kártevői ellen (2-a eldono en 1981)

Fontoj redakti