Zoltán Kásás [kAŝAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kásás Zoltán estas hungara akvopilkisto, olimpiano, mondĉampiono, trejnisto. Lia filo estis Tamás Kásás.

Zoltán Kásás
Zoltán Kásás
Zoltán Kásás
Persona informo
Naskiĝo 15-an de septembro 1946 (1946-09-15) (77-jaraĝa)
en Tiszaalpár
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Tamás Kásás
Okupo
Okupo akvopilkisto
vdr

Zoltán Kásás[1] naskiĝis la 15-an de septembro 1946 en Alpár.

Biografio redakti

Zoltán Kásás lernis jam en Budapeŝto, kie li maturiĝis en gimnazio. Li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Altlernejo de Budapeŝto en 1981. Li edziĝis en 1974, lia edzino naskis filon post 2 jaroj. Li ricevis premiojn inter 2004-2013.

Sporta kariero redakti

Zoltán Kásás inter 1958-1977 estis akvopilkisto en ĉefurba sportklubo, poste en provinco ĝis 1984. Li estis hungara ĉampiono en 1968, dum li apartenis al la hungara nacia teamo inter 1966-1975 91-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1972 kun arĝenta medalo, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1973. Li estis trejnisto ekde 1973, ankaŭ eksterlande.

Fontoj redakti

Referencoj redakti