Tiszaalpár
Tiszaalpár (tisaalpAr) estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Tiszakécske.
Bazaj informoj redakti
- Areo: 91 km²
- Loĝantaro: 5100
- Poŝtkodo: 6066
- Telefonprefikso: 76
Situo redakti
La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ iama bordo de Tiso, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kiskunfélegyháza-Szolnok.
Historio redakti
La unua mencio devenis el 1075, krome laŭ Anonymus tie venkis la hungaroj en 895. La turkoj faris senhoma la vilaĝon. Depost la 19-a jarcento pro la kanaligado la Tiso fluas iomete for de la grandvilaĝo. En 1897 la fervojo ekfunkciis. La loĝantaro okupiĝas pri agrikulturo.
Vidindaĵoj redakti
- preĝejoj romkatolikaj
- Stefano la 1-a (Hungario)
- Preĝejo de Patrino de la Bona Konsilo (Tiszaalpár), kiu havas 31 m-ojn altan turon
- kalvinana preĝejo
- apud la komunumo holmo pri terfortikaĵo el la ŝtonepoko
Famuloj redakti
En la iama Alpár naskiĝis akvopilkisto Zoltán Kásás.