Zoltán Szigeti [sigeti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szigeti Zoltán estis hungara-aŭstrala kajakisto, olimpiano, mondĉampiono, trejnisto, inĝeniero.

Zoltán Szigeti
Persona informo
Naskiĝo 17-an de decembro 1932 (1932-12-17)
en Budapeŝto
Morto 12-an de majo 2009 (2009-05-12) (76-jaraĝa)
en Melburno
Ŝtataneco HungarioAŭstralio
Okupo
Okupo kajakisto • sporta trejnisto
vdr

Zoltán Szigeti[1] naskiĝis la 17-an de decembro 1932 en Budapeŝto, li mortis la 12-an de majo 2009 en Melburno.

Biografio redakti

Zoltán Szigeti akiris inĝenieran diplomon, kiun li profitis en Aŭstralio. Depost la hungara revolucio de 1956 li restis en Melburno (komprenu: li disidis), kie li estis inĝeniero kaj edziĝis. Lia edzino naskis dufoje. Li ricevis hungaran premion en 1955.

Sporta kariero redakti

Zoltán Szigeti ekde la gimnaziaj jaroj estis kajakisto en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono kvarfoje inter 1951-1955 duope aŭ kvarope, dum li estis ano de la elektita hungara teamo inter 1951-1956, post la disido ano de la elektita aŭstrala teamo inter 1956-1968. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1956 sen medalo, sed en mondĉampionumoj li estis la unua en 1954 kvarope en distanco 1000 m. Depost fino de sia aktiva sporta kariero li estis trejnisto aŭstrala.

Fontoj redakti

Referencoj redakti