Zonotrichia
Zonotrichia (esperante zonotriĥoj aŭ plumzonuloj) estas genro al kiu alpartenas kvin plumzonuloj de la familio de la Pasereledoj. De tiu familio kvar plumzonuloj estas nordamerikaj, krome la Ruĝkola plumzonulo (Zonotrichia capensis), kiu vivas en altaj teroj el sudorienta Meksiko ĝis Fuegio en Argentino kaj en Hispaniolo.
Zonotriĥoj | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Genroj de subdivizioj
| ||||||||||||
Z. leucophrys | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La kvin plumzonuloj estas:
- Blankakrona emberizo, Zonotrichia leucophrys
- Blankgorĝa emberizo, Zonotrichia albicollis
- Orkrona emberizo, Zonotrichia atricapilla
- Ruĝkola plumzonulo, Zonotrichia capensis
- Nigravizaĝa emberizo, Zonotrichia querula
Tiuj birdoj havas brunajn kun nigra strieco dorsojn kaj kapojn distinge bildomarkitajn.
Iliaj nestoj estas faritaj per planta materialo kovrita per pli fajnaj herboj de la inoj sur la grundo en arboj, arbetoj aŭ eĉ en truoj ĉe muroj. La ino demetas brunmakulitajn verdecbluajn aŭ verdecblankajn ovojn, kiujn nur ŝi kovas dum 12-14 tagoj. La masklo helpas en idomaĝigado.
Plumzonuloj aŭ zonotriĥoj manĝas semojn, grenojn, insektojn kaj araneojn.
Literaturo
redakti- Byers, Olsson kaj Curson, Buntings and Sparrows ISBN 1-873403-19-4
- Stiles kaj Skutch, A guide to the birds of Costa Rica, ISBN 0-8014-9600-4