Zsolt Baronits [ĵolt baroniĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baronits Zsolt estis hungara ŝlagromuzikisto (saksofonisto, orkestrestro, tekstopoeto). Lia edzino estis Anikó Ungár (iluziisto).

Zsolt Baronits
Zsolt Baronits (meze kun saksofono)
Zsolt Baronits (meze kun saksofono)
Persona informo
Naskiĝo 11-an de julio 1944 (1944-07-11)
en Hungario Tata (Hungario)
Morto 3-an de aŭgusto 1999 (1999-08-03) (55-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Anikó Ungár (iluziisto)
Infano Gábor Baronits
Okupo
Okupo muzikisto
vdr

Zsolt Baronits[1] naskiĝis la 11-an de julio 1944 en Tata (Hungario), li mortis la 3-an de aŭgusto 1999 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Zsolt Baronits studis por iĝi elektra instrumentisto, ankaŭ en la muzikarta mezlernejo por iĝi muzikisto. Li aliĝis al pluraj ŝlagrorkestroj, eĉ al Benkó Dixieland Band. En 1962 li fondis propran muzikgrupon kun nomo Syrius. Iom poste la deviga soldatservo okazis, poste li denove muzikadis, precipe li akompanis kantistojn dum la turneoj. En 1969 li plene refondis la orkestron, ilia muzikado iĝis progresiva roko, bluso kaj soulo. En 1970 ili kun grandaj sukcesoj turneis en Aŭstralio, tamen la hungara ŝtato ne permesis la postajn eksterlandajn vojaĝojn. Kelkaj muzikistoj disidis (ekzemple Miklós Orszáczky). Alvenis pliaj muzikistoj, sed ili jam ne estis sukcesaj. La orkestro ĉesis en 1978, Baronits helpis karieron de la edzino, kiu naskis filon.

Elektitaj koncertoj redakti

  • memorkoncerto en Budapeŝto (2001)

Elektitaj ŝlagroj [1] redakti

(En ŝlagroj li estis plej ofte komponisto kaj/aŭ tekstopoeto kune kun aliaj muzikistoj.)

  • A láz
  • Csendes kiáltás
  • Ha meghallod ezt a dalt
  • Sápadtfényű ablak
  • Széparcú idegen

Fontoj redakti

Referencoj redakti