Zsolt Borkai [ĵolt], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Borkai Zsolt estas hungara gimnastikisto, olimpiano, olimpika kaj monda ĉampiono, instruisto, politikisto.

Zsolt Borkai
Zsolt Borkai
Zsolt Borkai
Persona informo
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1965 (1965-08-31) (58-jaraĝa)
en Győr
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gyula Juhász Teacher Training College • Universitato de PécsTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Infanoj 2
Okupo
Okupo arta gimnastikisto • loka politikisto • politikisto
TTT
Retejo https://borkaizsolt.hu/
vdr

Zsolt Borkai[1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1965 en Győr.

Biografio redakti

Zsolt Borkai maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1983, poste li akiris sportpedagogian diplomon en Pedagogia Altlernejo de Szeged 1989, plian diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1997. Intertempe en 1992 li ekinstruis en mezlernejo en Győr, inter 1999-2006 li estis lernejestro kun rango subkolonelo, krome li estis urbestro de Győr inter 2006-2019, eĉ li estis parlamentano inter 2010-2014. Li edziĝis en 1989, lia edzino naskis gefilojn en 1992, respektive 1995. Li ricevis premiojn inter 1988-2005.

Skandalo redakti

En 2019 li denove estis elektita urbestro spite tion, ke pli frue konatiĝis, ke en jaĥto li partoprenis en ekstergeedza seksumada kunveno. Tamen post la venko li redonis la mandaton.

Sporta kariero redakti

Zsolt Borkai inter 1972-1984 estis gimnastikisto per ilo boko en sia naskiĝurbo, poste ses jarojn en ĉefurba sportklubo. Li estis hungara ĉampiono 19-foje kaj en Universiado li venkis en 1987. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988 kun ora medalo, krome en mondĉampionumo li estis la unua en 1987. Li finis sian aktivan sportan karieron en 1993. Li estis prezidanto de la Hungara Olimpika Komitato inter 2010-2017.

Fontoj redakti

Referencoj redakti