Zsombor Zapletán
Zsombor Zapletán [ĵombor], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Zapletán Zsombor estas hungara kegloludisto, monda ĉampiono.
Zsombor Zapletán | |
---|---|
Zsombor Zapletán | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 24-an de aprilo 1985 (39-jaraĝa) en Senta |
Ŝtataneco | Serbio • Hungario |
Okupo | |
Okupo | kegloludisto |
Zsombor Zapletán naskiĝis la 24-an de aprilo 1985 en Senta (Jugoslavio, nuntempe en Serbio).
Biografio redakti
Zsombor Zapletán apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. Li estis kegloludisto komence en sia naskiĝurbo, poste en pluraj hungaraj sportkluboj, intertempe ankaŭ en Italio. Li estis hungara ĉampiono teame sesfoje inter 2004-2021 kaj kvarfoja itala ĉampiono inter 2009- 2012. Li estis la unua en mondĉampionumoj dufoje en 2007 kaj 2013 sub hungara flago.
Vidu, aŭdu ankaŭ redakti
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2022-12-03 per la retarkivo Wayback Machine
- informoj hungare