Zsuzsa Molnár
Zsuzsa Molnár [ĵuĵa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Molnár Zsuzsa estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia persona nomvarianto estas Zsuzsanna [ĵuĵana].
Zsuzsa Molnár | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de junio 1953 (71-jaraĝa) en Szolnok |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1978) |
Familio | |
Edz(in)o | Győző Mihályi |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Zsuzsa Molnár [1] naskiĝis la 6-an de junio 1953 en Szolnok.
Biografio
redaktiZsuzsa Molnár akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1978. Ŝia ĉefinstruisto estis László Vámos. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Petőfi (Veszprém). Ŝiaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro de Kecskemét (1979–1980)
- Nacia Teatro (Miskolc) (1980–1990)
- Nacia Teatro (Budapeŝto) (1990-).
Ŝi havas prozajn kaj muzikajn rolojn. Ŝia edzo estis Győző Mihályi dum 25 jarojn, en 2012 ili eksgeedziĝis. Iliaj ambaŭ gefiloj jam estas plenkreskuloj [2].
Elektitaj teatraj roloj
redakti- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Éva (ina ĉefrolo)
- Bertolt Brecht–Weill: Koldusopera - Kocsma Jenny
- István Örkény: Tóték - S-ino Tót (ina ĉefrolo)
- Ŝekspiro: Reĝo Lear - Regan (1981)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Allison Janney kaj aliaj [3]