Győző Mihályi
Győző Mihályi [djOzO mihAji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mihályi Győző estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia unua edzino estis Zsuzsa Molnár.
Győző Mihályi | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aŭgusto 1954 en Tiszanána |
Morto | 26-an de aŭgusto 2024 (70-jaraĝa) |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 25-5-26 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (1972–1976) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | Zsuzsa Molnár (1984–2012) ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Győző Mihályi [1] naskiĝis la 19-an de aŭgusto 1954 en Tiszanána.
Biografio
redaktiGyőző Mihályi akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1976. Lia ĉefinstruisto estis Miklós Szinetár. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Teatro Csiky Gergely (Kaposvár). Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro de Kecskemét (1979–1980)
- Nacia Teatro (Miskolc) (1980–1988)
- Teatro Radnóti (1988–1989)
- Nacia Teatro (Budapeŝto) (1989–1991)
- Teatro József Attila (1991).
Li estis arta gvidanto de pli malgranda teatro inter 1992-1994. En 1998 li revenis al Nacia Teatro de Budapeŝto, post 2 jaroj al Teatro Magyar. Li ricevis 4 premiojn inter 1990-2015. Li edziĝis en 1984, baldaŭ li havis 2 gefilojn. En 2012 li eksedziĝis, post 2 jaroj li denove edziĝis.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- La ventego - Antonio
- Romeo kaj Julieta - vira titolrolo
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Orsino
- Kiel plaĉas al vi - Orlando
- La dresado de la megero - Petruchio
- Trojlo kaj Kresida - vira titolrolo
- Julio Cezaro - Brutus
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - Christian
- Imre Kálmán: Csárdáskirálynő grafo Bóni
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- ‘‘Holnap lesz fácán’‘ (1974)
- ‘‘Hol volt, hol nem volt’‘ (1987)
- ‘‘Rokonok’‘ (2006)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- ‘‘Kossuth vagy Széchenyi?’‘ (1977)
- ‘‘Az eltüsszentett birodalom’‘ (1985)
- ‘‘Glóbusz’‘ (1993)
- ‘‘Kilencen, mint a gonoszok’‘ (2004)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Patrick Swayze, Jean-Claude Van Damme, Christopher Walken kaj aliaj [2]