Distrikto Zwickauer Land

(Alidirektita el Zwickauer Land)

La Distrikto Zwickauer Land estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 ĝi kun la iama distrikto Chemnitzer Land kaj la antaŭa eksterdistrikta urbo Zwickau kunfandiĝis al nova distrikto Zwickau. La distrikto apartenis al la administra distriktaro Chemnitz, kaj ĝis la 1-a de marto 2012 ankaŭ la nova distrikto Zwickau apartenis al ĝi - ekde tiu dato en Saksio ne plu ekzistas la antaŭaj tri distriktaroj Chemnitz, Dresden kaj Leipzig.

Distrikto Zwickauer Land
Origina nomo Landkreis Zwickauer Land

Landkreis
Administrado
Estas parto de Saksio
Administra centro Werdau
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2007) 125 675
Loĝdenso 255 loĝ./km²
Geografio
Areo 511,09 km²
Distrikto Zwickauer Land sur la mapo de Saksio
Distrikto Zwickauer Land sur la mapo de Saksio
Geografia situo 50° 43′ 48″ N, 12° 22′ 48″ O (mapo)50.7312.38Koordinatoj: 50° 43′ 48″ N, 12° 22′ 48″ O (mapo) [+]
Distrikto Zwickauer Land (Germanio)
Distrikto Zwickauer Land (Germanio)
DEC
Distrikto Zwickauer Land
Distrikto Zwickauer Land
Situo de Distrikto Zwickauer Land
Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj Z
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Distrikto Zwickauer Land [+]
Pliaj informoj
Fondo 1994
Malfondo 2008
vdr

La urbo Werdau estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 511,09 km² fine de la jaro 2007 loĝis 125 675 homoj; do meznombre 255 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro tiutempe estis 238, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Zwickauer Land estas signita per 22.

Najbaraj distriktoj ĝis julio 2008 estis nordoriente Chemnitzer Land, oriente Stollberg, sude Aue-Schwarzenberg, sudokcidente Vogtland, okcidente kaj norde la turingiaj distriktoj Greiz kaj Altenburger Land. La distrikto Zwickauer Land preskaŭ komplete ĉirkaŭis la ĝis la 1-a de aŭgusto 2008 eksterdistriktan urbon (germane: kreisfreie Stadt) Zwickau.

Eksteraj ligiloj redakti