Distrikto Stollberg

La distrikto Stollberg (germane Landkreis Stollberg) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 la iamaj distriktoj Annaberg, Aue-Schwarzenberg, Meza Ercmontaro kaj Stollberg kunfandiĝis al la nova distrikto Ercmontaro (Erzgebirgskreis).

Distrikto Stollberg
Origina nomo Landkreis Stollberg

Landkreis
Administrado
Lando Germanio
Estas parto de Saksio
Administra centro Stollberg
Demografio
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) 87 237
Loĝdenso 327 loĝ./km²
Geografio
Areo 266,49 km²
Distrikto Stollberg sur la mapo de Saksio
Distrikto Stollberg sur la mapo de Saksio
Geografia situo 50° 42′ 36″ N, 12° 46′ 48″ O (mapo)50.7112.78Koordinatoj: 50° 42′ 36″ N, 12° 46′ 48″ O (mapo) [+]
Distrikto Stollberg (Germanio)
Distrikto Stollberg (Germanio)
DEC
Distrikto Stollberg
Distrikto Stollberg
Situo de Distrikto Stollberg
Kodoj
ISO 3166-2 DE
Aŭtaj kodoj STL
Eksteraj paĝoj
La oficiala paĝaro
La kategorio en la Komunejo Distrikto Stollberg [+]
Pliaj informoj
Fondo 1994
Malfondo 2008
vdr

La urbo Stollberg estis la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 266,49 km² fine de la jaro 2007 loĝis 87 237 homoj; do meznombre 327 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro tiutempe estis 238, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la Distrikto Stollberg estas signita per 18.

Najbaraj distriktoj estis oriente Mittlerer Erzgebirgskreis, sudokcidente Annaberg, sude Aue-Schwarzenberg, okcidente Zwickauer Land kaj nordokcidente Chemnitzer Land. En la nordoriento najbaris la eksterdistrikta urbo (germane: kreisfreie Stadt) Chemnitz.