Distrikto Annaberg
La distrikto Annaberg (germane Landkreis Annaberg) estis parto de la Respubliko Saksio, kiu estas federacia lando de Germanio. La distrikto ekzistis ĝis la 31-a de julio 2008. La 1-an de aŭgusto 2008 la iamaj distriktoj Annaberg, Aue-Schwarzenberg, Meza Ercmontaro kaj Stollberg kunfandiĝis al la nova distrikto Ercmontaro (Erzgebirgskreis).
Distrikto Annaberg | |||
---|---|---|---|
Origina nomo | Landkreis Annaberg | ||
Landkreis | |||
Administrado | |||
Lando | Germanio | ||
Estas parto de | Saksio | ||
Administra centro | Annaberg-Buchholz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro (laŭ la stato de 2003-12-31) | 88 225 | ||
Loĝdenso | 194,5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Areo | 438,17 km² | ||
![]() Distrikto Annaberg sur la mapo de Saksio | |||
Geografia situo | 50° 34′ 48″ N, 13° 0′ 0″ O (mapo)50.5813Koordinatoj: 50° 34′ 48″ N, 13° 0′ 0″ O (mapo) [+] | ||
| |||
Kodoj | |||
ISO 3166-2 | DE | ||
Aŭtaj kodoj | ANA | ||
Eksteraj paĝoj | |||
La oficiala paĝaro | |||
La urbo Annaberg-Buchholz estas la administra centro de la distrikto. Sur ties areo de 438,17 km² fine de la jaro 2003 loĝis 88.225 homoj; do meznombre 194,5 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Saksio la koncerna nombro tiutempe estis 238, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la Distrikto Annaberg estas signita per 1.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f0/Saxony_%28districts%29.png/240px-Saxony_%28districts%29.png)
Najbaraj distriktoj estis oriente Mittlerer Erzgebirgskreis, okcidente Aue-Schwarzenberg kaj nordokcidente Stollberg. En la sudo limis la ĉeĥa regiono Karlovy Vary.