Ádám Batthyány (reĝa juĝisto)

Grafo Ádám BATTHYÁNY de Németújvár [batja:nji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Batthyány Ádám estis hungara magnato, reĝa juĝisto, banuso, oficiro. Lia nobela antaŭnomo estis németújvári (de Németújvár, hodiaŭ Güssing). En hungaraj fontoj lia nomo estis ofte Batthyány II. Ádám por distingi lin de Ádám Batthyány.

Ádám Batthyány
Batthyány Ádám országbíró.jpg
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1662 (1662-09-13)
en Vieno
Morto 26-an de aŭgusto 1703 (1703-08-26) (40-jara)
en Vieno
Ŝtataneco Hungario [#]
Familio
Dinastio Batthyány [#]
Patro Kristof, Graf Batthyány de Német-Ujvár [#]
Patrino Anna Maria, Freiin Horvath de Palocza [#]
Edz(in)o Eleonore Batthyány-Strattmann [#]
Infanoj Lajos Ernő BatthyányKároly József Batthyány [#]
Profesio
Okupo soldato • perpetual count • banuso [#]
Banuso de Kroatio
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ádám Batthyány naskiĝis la 13-an de septembro 1662, li mortis la 26-an de aŭgusto 1703.

BiografioRedakti

Ádám Batthyány estis edukita ĉefe hejme. Li partoprenis en defendado de Vieno en 1683, ekde 1685 li estis respondeculo pri defendado de Transdanubio. En 1686 li partoprenis en reokupo de Buda, en 1688 de Székesfehérvár, en 1690 de Kanizsa. En 1691 li atingis la rangon generalo. En 1693 li estis nomumita banuso de Kroatio-Slavonio-Dalmatio, en 1700 reĝa juĝisto, en la sekva jaro li iĝis departementestro. Li havis la titolon „ĉefglasisto” en la kortumo de Habsburgoj.

Li edziĝis en 1693, baldaŭ li havis 2 filojn: Lajos Ernő Batthyány kaj Károly József Batthyány.

KontribuojRedakti

  • korespondado de Ádám Batthyány eldonita en 1887

FontojRedakti