Ádám Politzer [policer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Politzer Ádám estis hungara-aŭstra kuracisto, otorinolaringologo, profesoro.

Ádám Politzer
Persona informo
Naskiĝo 1-an de oktobro 1835 (1835-10-01)
en Alberti
Morto 10-an de aŭgusto 1920 (1920-08-10) (84-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Malnova juda tombejo en Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco AŭstrioHungario
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Familio
Infano Alice Friedländer
Okupo
Okupo kuracistoprofesoro • otorinolaringologo
vdr
Ádám Politzer

Ádám Politzer [1] naskiĝis la 1-an de oktobro 1835 en Alberti (nun urboparto de Albertirsa). Li mortis la 10-an de aŭgusto 1920 en Vieno.

Biografio redakti

Ádám Politzer devenis el juda familio. Li akiris kuracistan diplomon (M.D.) en universitato de Vieno en 1859. Post siaj studoj li komencis labori en laboratorio, kie li okupiĝis pri la aŭda sistemo. En 1861 li publikigis siajn unuajn rezultojn pri nova tekniko de la orelmalsanoj. Tio estis konata kiel politzerigo. En la postaj jardekoj, la tekniko estis vaste adoptita ĉie en la mondo, alportante famon al Politzer. Same en 1861 li estis nomumita privata profesoro, en 1870 eksterordinara profesoro, en 1895 publika ordinara profesoro. En 1863 li malfermis privatan otologian klinikon, kie alvenis pacientoj el la tuta mondo. Li estis ĉefdirektoro de la kliniko inter 1889 kaj 1907.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Die Beleuchtungsbilder des Trommelfells (1865)
  • Zehn Wandtafeln zur Anatomie des Gehörorgans (1873)
  • Lehrbuch der Ohrenheilkunde (1878)
  • Die anatomische Zergliederung des menschlichen Gehörorgans im normalen und kranken Zustande (1889)

Fontoj redakti